Tubara Kantoparado
Novembro 7, 2025
Ni komencas ludi serioze!
Jen nia unua granda kaj serioza konkurso. En kunlaboro kun ratkaptista bando, kaj kiel ni promesis, ni disdonas parton de la premio al kreantoj, kaj post du etaj konkursoj, ni jam faras grandan konkurson.

Ĉi foje, la konkurso estos mikso de nia mezuro de populareco, kaj de la tradicia voĉdonadno per PollUnit. ĝi fariĝos laŭ sekva maniero:
- La plej populara filmo dum la mezurota periodo ricevos 32 poentojn, la dua plej populara, 31 poentojn, 30 poentoj por la 3a…
- Sekve okazos la voĉdonado, kun sama proceso, plej voĉdonata ricevos 32 poentojn, la dua 31, la tria rivevos 30 poentojn…
- Fine, poentoj de tubara populareco kaj poentoj pro voĉdono estos aldonita. Tio signifas ke maksimume, venkonta afiŝo ricevos 64 poentojn
Kaze de egalpoentoj en la fina rezulto, nur la rezulto de PollUnit estos prioritata.
La premioj estos pli grandaj ol en la aliaj okazoj. Kaj plej popularaj afiŝoj ricevos, respektive, la ekvivalento al 100€, 50€ kaj 25€ per bitcoin. La kurzo estos indikata de coinmaketcap, la 8an de januaro je la 0:00 mezeŭropa tempo, kosto de la sendado estos prenitaj el tiu premio (kutime, malpli ol 1€)
Kaj, finfine, jen la listo de partoprenantoj (estas neniu specifa ordo en tiu ĉi listo)
- Amikeco – Malekera Bonne Idée https://tubaro.aperu.net/v/ytb_b71Nj_tu_V4
- Paca mondo – Kris Fredi https://tubaro.aperu.net/v/ytb_qyk1pw-7rOA
- Espero – Knelcy Eon https://tubaro.aperu.net/v/ytb_kn3tej8nz80
- Movado en Afriko – Justin Kigangu kaj Dankon Kwibe https://tubaro.aperu.net/v/ytb_efjZIs-n4uQ
- Se morti mi devas – Krysztof Daletzki https://tubaro.aperu.net/v/ytb_oFJJCK7Z8hQ
- Propra plaĉo – Jonny M https://tubaro.aperu.net/v/ytb_KtFtDl4afiQ
- Sunsubiro – TIM Gallego https://tubaro.aperu.net/v/ytb__e6b0UW0Rp8
- Savu ni la bluan planedon! – Ralph Glomp https://tubaro.aperu.net/v/ytb_W08FjZMoNPA
- La lasta somero – Martin & la talpoj https://tubaro.aperu.net/v/ytb_dT7BJiMNGJ8
- Kiu velas sur mar‘ – Luis Obando https://tubaro.aperu.net/v/ytb_1amb726Tdio
- Koran dankon, Dio – Roberto Pigro https://tubaro.aperu.net/v/ytb_JGG8PK9Eaz4
- Rimarku min – Kaŝi https://tubaro.aperu.net/v/ytb_trl2v2TxrEk
- Morgaŭa vento – Lucio Avitabile https://tubaro.aperu.net/v/ytb_Pbp91YuR5mo
- Ne Plu Larmoj – Barok-Projekto https://tubaro.aperu.net/v/ytb_v5AIQqftbDE
- Palestino Nov 2024 – Amir Hadžiahmetović, Karl Maybach, Tamba Denis kaj aliaj https://tubaro.aperu.net/v/ytb_fU2KCzSGbL8
- La granda famviruso – Mezbakita (Briardo & Delfeno) https://tubaro.aperu.net/v/ytb_2reOeMqKT3w
- Nova tero – Armel Amiot https://tubaro.aperu.net/v/ytb_GcHL17l0Smk
- Tempeco – Flavio Fonseca https://tubaro.aperu.net/v/ytb_smDDca7Rn0o
- La Sul-insulo – Kajto https://tubaro.aperu.net/v/ytb_vzwAiEsLum4
- Esperanto nia lingvo – Moses Byamungu https://tubaro.aperu.net/v/ytb_z6AgjO-IsiA
- Kial – ĴeLe https://tubaro.aperu.net/v/ytb_NC4RjKm5V1w
- Ni forigu la barojn – Denis Rocktamba https://tubaro.aperu.net/v/ytb_QiF5wOqS-kg
- Reveno al Nigrumo – jOmO https://tubaro.aperu.net/v/ytb_i_7elh089OI
- Man-en-mane orienten – La Perdita Generacio https://tubaro.aperu.net/v/ytb_EUaGMHzimXY
- En la profund‘ – Borje Lund https://tubaro.aperu.net/v/ytb_KuxFs344kLI
- Vivu plu – Clarissa Sabatini https://tubaro.aperu.net/v/ytb_KG1pPrzcaSU
- Neĝo – Meri Tiratsuyan https://tubaro.aperu.net/v/ytb_gK0xF74Y51M
- Rapidu, vagonaro – La Mondanoj https://tubaro.aperu.net/v/ytb_cz32RFTkf8k
- Milit-tempe – Joel Muhire & Miriam Alliance https://tubaro.aperu.net/v/ytb_suWF6ZL1C28
- Dimanĉe – Julián Hernández Angulo https://tubaro.aperu.net/v/ytb_4WyvotG9zP8
- Sango latina – Mikel Klav https://tubaro.aperu.net/v/ytb_i46IfmM0OPw
- Aj, Karmela! – Kaj tiel plu https://tubaro.aperu.net/v/ytb_q7hW0gwdSsU/
Ni ege ĝojas havi tiajn elstarulojn en ĉi tiu konkurso, kaj kore dankas la hamelenan Esperanto-asocion, ĉefe al Heinz kaj Klaas pri ilia laboremo kaj kunlaboremo.
Jen ligiloj por voĉdoni la partoprenantojn:
- en la germana: https://pollunit.com/de/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la angla: https://pollunit.com/en/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la franca: https://pollunit.com/fr/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la hispana: https://pollunit.com/es/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la itala: https://pollunit.com/it/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la nederlanda: https://pollunit.com/nl/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq
- en la portugala: https://pollunit.com/pt/polls/4ir52qrj_rmcw92vyd9-bq