Pri ni
La teamo de Aperu konsistas el kelkaj mojosuloj, kiuj kreis tiun projekton por helpi kolekti esperantaĵojn, kiuj estas disaj tra la tuta interreto, kaj montri ĉion en sama loko. Aperu uzas robotojn, kiuj daŭre serĉas kaj kolektas esperantaĵojn.
Momente, la plej konata homo malantaŭ Aperu estas Pablo Busto, kunkreinto de la kanto “Dek Bovinoj”, kaj kunestro de la jutuba muzika kanalo Muzikumejo. Ankaŭ estas programistoj kaj redaktistoj, kiuj partoprenas la projekton.
Vi povas kontakti la teamon per la retadreso kontaktu@aperu.net.