Privateca politiko
Ĉi tiu dokumento estas efektiva por Aperu.net kaj ĉiuj sub-projektoj de Aperu.net. Por legi resumon pri kiel ni traktas vian privatecon en iu specifa sub-projektu, bonvolu viziti la paĝon pri Privateco ĉe la paĝaro de tiu specifa sub-projekto listigite sube.
- Tubaro: tubaro.aperu.net/privateco
Kiuj ni estas
Ni estas la teamo de Aperu.net. La adreso de nia retejo estas: https://aperu.net.
Kiel ni traktas privatecon
Aperu.net kaj ĉiuj sub-retejoj de ĝi respektas vian privatecon. Tial, niaj projektoj estas desegnitaj por protekti vian privatecon kaj ni uzas minimumon da informoj pri vi. Ni ne postulas ensaluton per personaj informoj por uzi la retejojn, nek por voĉdoni, ŝati, malŝati, raporti, proponi enhavon ktp. Simile, la rekomendoj pri rilataj afiŝoj ne dependas de via historio/kuketoj, sed de la enhavo de la afiŝoj kaj la ligiloj inter ili, kiujn la uzantoj uzas, sennome. Ni konservas nur sennomigitajn datumojn pri la uzantoj, por certi, ke Aperu.net kaj ĉiuj ties sub-retejoj estas utilaj por vi.
Per akceptado de ĉi tiu politiko, vi akceptas, ke ni traktu viajn datumojn laŭ ni priskribas sekve.
Kiujn personajn informojn ni kolektas, kaj kial
Por komentoj, raportoj, ŝatoj/malŝatoj:
Kiam iu vizitanto sendas komenton, voĉon (ŝato aŭ malŝato al enhavo) aŭ raporton, ni konservas sennomigitan tekston (ankaŭ nomita haketaĵo), kiu estas kalkulata laŭ la IP-adreso kaj linio pri la uzita retumilo de la vizitanto. Ni konservas tiun haketaĵon por malhelpi misuzon.
Je afiŝo de komento, ni ankaŭ konservas la informojn el la komenta formularo (t.e. la nomo/kromnomo kaj la komento).
Sennomigita teksto kreita de via retpoŝtadreso.
Por plifaciligi komentadon kaj respondadon, ni permesas libere skribi kromnomon. Tiu kromnomo estas libere elektita por ĉiu komento.
Por registritaj uzantoj/administrantoj:
Se vi havas konton kaj ensalutas al tiu ĉi retejo, ni starigas kelkajn kuketojn je ensaluto por konservi viajn ensalutajn informojn kaj viajn elektojn aŭ agordojn. Ensalutaj kuketoj daŭras du tagojn. Se vi elsalutas el via konto, la ensalutaj kuketoj estos forviŝitaj.
Pri kio vi devas esti atenta
Personaj datumoj en komentoj
Ni petas vin, ke vi ne enigu ajnan personan informaĵon pri vi en la kampoj de la komento-formularo. Tio estas por certigi vian privatecon. Se vi enigus personan informaĵon, estus ebla rilatigi viajn sennomigitajn datumojn al via nomo aŭ ajna persona informaĵo, kiun vi enigus.
Enkorpigita enhavo el aliaj retejoj
Afiŝoj ĉe Aperu.net kaj ties sub-projektoj ofte inkluzivas enkorpigitan enhavon (t.e., filmojn, bildojn, artikolojn k.t.p.). Enkorpigita enhavo el aliaj retejoj kondutas same kiel se vizitanto vizitus tiun alian retejon.
Tiuj retejoj eble kolektas informojn pri vi, uzas kuketojn, enkorpigas aldonan spuradon fare de eksteraj liverantoj kaj observas viajn interagojn kun tiu enkorpigita enhavo, inkluzive de spurado de viaj interagoj kun la enkorpigita enhavo, se vi havas konton kaj estas ensalutinta al tiu retejo.