Klarigoj pri nia ĉefpaĝo
Marto 12, 2026
De antaŭ tempo mi volis verki ĉi tiun klarigon, pri la ŝajnĥaoso de la ĉefpaĝo aperu.net. Tiu ĉi artikolo estas komplemento al nova enhavo.
Ni havas algortimon pri populareco, momente forgesu pri kiel ĝi funkcias, gravas nur scii ke ni mezuras popularecon dum iom da tempo. Kaj ne forgesu ankaŭ ke nia ĉefa celo estas montri en nia ĉefpaĝo interesajn afiŝojn. Ni scias ke ne estas plene vero, sed povas esti ia rilato inter kvalito, intereso kaj populareco. Samtempe, estas risko ke se ni montras nur la plej popularajn afiŝojn, novaj afiŝoj, kiu laŭdifine estas nepopularaj, estos preteratentitaj de homoj.
Unue, ni decidis ke taŭga mksimuma kvanto por la ĉefpaĝo estas 24 afiŝoj.
Nia unua provo estis:
- Ni montru la plej 6 plej pularajn de la pasinta tago, ĝisdatigita listo ĉiutage. Ni nomu ilin Bronzaj afiŝoj.
- Ni montru la plej 6 plej pularajn de la pasinta semajno, ĝisdatigita listo ĉiusemajne. Ni nomu ilin Arĝentaj afiŝoj.
- Ni montru la plej 6 plej pularajn de la pasinta monato, ĝisdatigita listo ĉiumonate. Ni nomu ilin Oraj afiŝoj.
- Ni montru la plej 6 laste spektitajn aŭ komentitajn, ĝisdatigita listo ĉiuhore. Ni nomu ilin Laste Aktivaj afisoj,
kaj grave, kiel ordigi?
- Se ni ordigas Laste Aktivaj-Bronzaj-Arĝentaj-Oraj, la retejo estas tre dinamika, sed la supozeble plej bonaj filmoj restos en la fino de la retejo.
- Se la ordo estas Oraj-Arĝentaj-Bronzaj-Laste Aktivaj, la plej interesaj afiŝoj aperos en la komenco, tre taŭge por hazardaj vizitantoj, sed malkomforte por oftaj uzantoj
Tial la decido estis ordigi laŭ lasta aktiveco. Se iu Ora afiŝo estas denove spektita, ĝi aperos supre, sed kun ora medalo. Tio faras la retejon sufiĉe dinamika sen perdi intereson.
Sed ni trovis ke la ĉefpaĝo estis ne tre interesa, ĝi apenaŭ ŝangiĝis, aŭ, plej grave, se multaj homoj spektis multajn filmojn dum horo, kelkaj filmoj eĉ ne videblis en listo de Laste Aktivaj tial ni ŝanĝis la ofteco al 15 minutoj.
Eĉ tie, la rezuto ne kreis sufiĉe interesan ĉefpaĝon, do post kelkaj provoj, ni ŝajnĝis al:
- 6 Bronzaj afiŝoj. Ni mezuru uzante datumojn de pasintaj 36 horoj, ĝisdatigita ĉiuhore.
- 6 Arĝentaj afiŝoj. Ni mezuru uzante datumojn de pastintaj 5 tagoj, ĝistatigita ĉiu 12 horoj.
- 6 Oraj afiŝoj. Ni mezuru uzante datimoj de pasintaj 21 tagoj, ĝisdatigita ĉiutage.
- 6 Laste aktivaj. ĝisdatigita ĉiu 15 minutoj.
Tio faris la retejo sufiĉe interesa, sed denove mankis io. Ne malofte kelkaj filmoj estas satempe Bronzaj, Arĝentaj, Oraj, kaj eĉ laste aktivaj. Tial ni decidis marki nur la plej “alta” medalo, (ĉikaze, ora medalo) kaj plenumu la liston per Laste Aktiva.
Sed post la komenco de la tubara kantoparado, okazis io tre kurioze, mirinde la Oraj, Arĝentaj kaj Bronzaj afiŝoj estis samaj, kaj enhavo de la ĉefpaĝo iĝis preskaŭ statika, ĉar la kantoj de tiu konkurso akaparis preskaŭ ĉiujn spektaĵojn, do estis Oraj afiŝoj, kaj laste aktivaj afiŝoj, aldone al tio, la Ora afiŝaro estis preskaŭ statitka.
En tiu momento estis du malsamaj eblaj solvoj:
- Ni kalkulu Arĝentaj afiŝoj ekskludante Orajn afiŝojn, kaj kompreneble Bronzajn ekskludante Arĝentajn kaj Orajn
- Ni ŝanĝu la kvantojn.
La unua eblo aldonis novajn problemojn, do fine ni decidis la duan eblon, do, la nuna situacio estas:
- 4 Oraj afiŝoj. Ni mezuru uzante datumojn de pasintaj 21 tagoj, ĝisdatigita ĉiutage.
- 7 Arĝentaj afiŝoj. Ni mezuru uzante datumojn de pastintaj 5 tagoj, ĝistatigita ĉiu 12 horoj.
- 9 Bronzaj afiŝoj. Ni mezuru uzante datimoj de pasintaj 36 horoj, ĝisdatigita ĉiuhore.
- 6 Laste aktivaj. ĝisdatigita ĉiu 15 minutoj.
- Ordigitaj laŭ lasta aktiveco.
Kompreneble, ĉio povas evolui kaj plibonigi, sed tio signifas ke:
- Se vi serĉas la lastan bronzan afiŝon vi povas certi ke ĉiuj antaŭaj afiŝoj estis spektitaj dum pasintaj 36 horoj.
- Se vi serĉas la lastan arĝentan afiŝon, vi povas certi ke ĉiuj antaŭaj afiŝoj estis spektitaj dum pasintaj 5 tagoj.
Kaj, denove, uzante nombrojn.
Ofte, 3 spektoj dum 36 horoj estas sufiĉe por atingi Bronzon. Tre malofte 1 spekto sufiĉas, kaj dum la Tubara Kantoparado tiu kvanto estis 4 aŭ 5 spektoj. 5 spektoj (dum pasintaj 5 tagoj) ofte sufiĉas por atingi Arĝenton (denove kun samaj esceptoj), kaj 10 spektoj sufiĉas por atingi Oron. La sistemo ŝajnas adaptebla al subitaj ŝajnĝoj de interesoj de la spektantaro.
Mi pardonpetas se la klarigo ŝajnas tro teknika, tiuokaze, la resumo estas “Se vi spektas iun filmon, ĝi post kelkaj minutoj ĝi videblos en aperu.net, por ke pli da homoj spektu, depende de kiom da homoj spektas tiujn filmojn aŭ aliaj, ĝi aperos kun bronza, arĝenta, aŭ ora medalo”