Kiel Aperu prezentas kvalitan enhavon
Decembro 13, 2025
Tubaro naskiĝis el deziro al eksperimentado pri kelkaj aferoj, interalie la mito, ke “ne estas enhavo en Esperanto” (aŭ apenaŭ estas enhavo en Esperanto), kaj ankaŭ ekzameni la hipotezon, ke estas sufiĉe da homoj interesitaj pri Esperanta enhavo. Sekvante la faman diraĵon “Dividu kaj venku”, ni provis eksperimentojn unu post unu.
Unue, ni volis ekzameni, ĉu vere estas sufiĉe da enhavo. Ni elektis Jutubon, ĉefe, ĉar pli ol 90% de la filmoj en Esperanto troviĝas tie, kaj ankaŭ pro tio, ke ĝi estas unusola platformo por unu speco de enhavo: videaĵoj. Komparu tion al blogoj, revuoj, podkastoj, ktp, kie la enhavo estas pli disigita tra la interreto. Elekti Jutubon permesis al ni studi pli facile. Ni rimarkis, kvankam aperas averaĝe pli ol 50 novaj esperantaj filmoj ĉiu semajne, la plejmulto estis preskaŭ preteratentitaj… Tial ni decidis fari la unuan version de Tubaro, prezentita ĉe https://tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn4pZysfo.
Kaj tiel, la unua celo estis atingata: Estas sufiĉa enhavo por montri kaj havi aktive ĝisdatigitan paĝon anstataŭ kutimajn listojn de “plej bonaj” enhavaj eroj.
La dua celo estis scii, ĉu homoj interesiĝas pri ofte ĝisdatigita enhavo. Denove, la respondo estis jesa. Ni analizis statistikojn de la retejo, kaj la rezulto estis ĉiam sufiĉe bona (ni publikigis datumojn en blogafiŝo). En la telegrama kanalo la kresko estis pli-malpli konstanta ĝis atingi ĉirkaŭ 200 abonantoj (nun la kresko estas pli malrapida, sed ankoraŭ videbla).
Se vi deziras kompari, en la pasinta novembro estis 642,510 vizitoj al paĝoj (473,661 ne robotaj), kaj 58,650 unikaj vizitantoj laŭ statistikilo Awstats.
Tamen, daŭre mankis io: Oni ofte kritikis, ke la enhavo de Tubaro estas aĉa, mankas kvalito, malfacilas trovi altkaviltaĵojn… Kaj tiuj kritikoj estis pravaj, sed la limo inter kaŝi evidentajn aĉaĵojn kaj listo de aĵoj ŝatataj de administrantoj estas difuza. Tial, ni pensis pri maniero montri plej “bonajn” filmojn… Sed malfacilas trovi difinon de “bona”, do la fina decido estis plividebligi tion kion homoj spektas pli ofte. Pro kelkaj kialoj, ni decidis uzi sole datumojn de Tubaro, kaj naskiĝis la dinamika enhavo de Aperu! (kiu ĝis tiam estis nur blogo). Do tiel, la ĉefpaĝo de Aperu! komencis montri la laste spektitajn aŭ komentitajn afiŝojn de Tubaro. Denove, la afero funkciis, kaj kompare al la senfiltra Tubaro, la elcento de evidentaj malaltkvalitaĵoj en Aperu! pliboniĝis.
Tiel la tria celo estis ankaŭ atingita: Eblas uzi datumojn (anonimajn) pri la aktivado de spektantoj por montri pli bonan enhavon.
Sed dum tiu eksperimento, la uzado de Aperu! estis ne sufiĉe alta kompare al Tubaro, kaj ankaŭ bonaj filmoj malaperis el la ĉefpaĝo pli rapide ol dezirinde.
Do denove ni rimarkis, ke indas plibonigi la projekton por certi, ke plej bonaj filmoj videblas en la ĉefpaĝo dum pli longa tempo: kaj por helpi vizitantojn, kaj por helpi la kreintojn de la enhavo.
Tial, strebante plibonigon, ni denove faris unu plian paŝon, kaj tiel aperis la medaligitaj afiŝoj, kiel ni anoncis en blogaĵo. Por tio, ni disvolvigis pli kompleksan algoritmon por mezuri popularecon, kaj nuntempe, la ĉefpaĝo de aperu.net montras samtempe:
- Orajn afiŝojn (plej popularaj dum pasintaj semajnoj),
- Arĝentajn afiŝojn (plej popularaj dum pasintaj tagoj),
- Bronzajn afiŝojn (plej popularaj dum pasintaj horoj), kaj
- Laste aktivajn afiŝojn
Tiel, la kvalito de la ĉefpaĝo mirinde kreskis, kaj nuntempe, eĉ se ankoraŭ videblas kelkaj malaltkvalitaĵoj, ili rapide malaperas.
Tiel ni plenumis kvaran celon: Videbligi dum pli da tempo kaj al pli da homoj pli bonajn filmojn, dum la retejo estas sufiĉe dinamika, kaj samtempe, ni ne pretigas kutimajn listojn kiel Dek Plej Bonaj Esperantaj Kanaloj.
Momente, ni prilaboras agordojn de parametroj por oraj, arĝentaj kaj bronzaj (kiom ofte ĝisdatigi, kiom estas ekzakte pasintaj semajnoj, tagoj, horoj…) kaj samtempe, ni laboras pri plibonigi la algoritmon pri populareco (kiu, ĝis nun, vidinte rezultojn ĉe la ĉefpaĝo), estas sufiĉe bona.
Do jen kiel la eĥosistemo de Aperu evoluis ĝis nun por listigi kaj prezenti pli altkvalitan enhavon al vi. Evidente, nuntempe estas nur videaĵoj, kion kolektas Tubaro. Kiam ni aldonos pli da similaj sub-projektoj similaj por aliaj specoj de enhavo, estos multe da manieroj por plibonigi la sistemon por prezenti popularan enhavon de malsamaj specoj kune. Ĝis tiam, ni daŭrigos plibonigi la algoritmojn kaj manierojn prezenti la enhavon. Tamen estu sciigita, ke antaŭ ol alispecaj enhavoj venos en Aperu, venos alia granda ŝanĝo. Ni ne diros plu, sed pretigu vin baldaŭ 😉