Statistiko de Tubaro (ĝis marto 2022)
Aprilo 15, 2022
En decembro de 2017 ni faris la unuajn provojn de Tubaro. En februaro de 2019, ni prezentis ĝin publike, konsiderinte ke Tubaro estis sufiĉe matura por ke homoj ekkonu ĝin.
En aprilo de 2021 ni diskonigis per ĉi tiu artikolo statistikojn de Tubaro. Pasis jam 1 jaro, kaj 3 jaroj entute, ekde la apero de Tubaro. Jen denove ni montros kiel Tubaro progresas.
La teĥnikaj klarigoj estas ekzakte la samaj de antaŭa artikolo:
La ĉefaj kondiĉoj, kiujn ni metis por Tubaro, estas, ke ni volas esti pli respektemaj rilate al datumoj de uzantoj. Tio signifas, ke ni konservas neniun datumon, kiun oni povas konsideri privatan. (Tubaro uzas Vortpreson kune kun niaj specialaj agordoj kaj aldonaĵoj tiel, ke ĝi konservas neniun privatan datumon de uzantoj). Tio iom malfaciligas la analizon de datumoj, sed estas alternativoj por tio. Ni uzas la datumojn, kiuj nia servilo provizas, ĉefe per 2 liberkodaj softvaroj: Webalizer kaj Awstats, ambaŭ kiuj uzas datumojn de la servilo kontraŭe al la pli populara Google Analytics.Ni celas montri kiom da vizitoj ricevas Tubaro, kiom da homoj vizitas…
Antaŭ ol lanĉi al montro de datumoj, ni faru alian klarigon: Estas du specoj da vizitoj: la robotaj vizitoj kaj la homaj vizitoj. Ekzemple, por ke serĉiloj kiel Google, Duckduckgo aŭ Qwant, ekzemple trovos iun paĝon, ili havas specialajn programojn, kiuj simulas viziti la retejon, kaj poste uzas datumojn el tiaj vizitoj por helpi siajn uzantojn trovi retejojn pli facile. Tiaj programoj nomiĝas “robotoj”. Tio havas la konsekvencon, ke multe da robotaj vizitoj plialtigas la kvanton da vizitoj, sed tia plialtiĝo estas falsa. Aliflanke, multaj posedantoj de retejoj emas montri al anoncantoj, kiel iliaj retejoj ricevas multajn vizitojn, por plialtigi la prezon de eblaj anoncoj.
Do, klariginte pri teĥnikaĵoj, ni iru rekte al datumoj, kiujn ni havas de ambaŭ Webalizer kaj Awstats:
Laŭ Webalizer:
Kiom da fojoj ni servis paĝojn al la vizitantoj:
Post iom da preskaŭ lineala kresko ĝis Julio de 2020, inter aŭgusto 2020 kaj majo 2021 estis pli-malpli stabila la kvanto de paĝoj servitaj, post la lanĉo de la nova Tubaro (Januaro 2022), la lineala kresko daŭris, kaj tiu ebenaĵo ŝajnis ne afekti la ĝeneralan emon. La plej alta valoro ne estas 9000 paĝoj/tago, sed 15000 paĝoj/tago (preskaŭ duoble), kaj la grafiko donas impreson ke temas pri kreskado, kaj ne pri pinto. Nur la tempo diros ĉu temas pri vera kreskado, aŭ nur pinto.
Jen la impreso de tiu grafiko:
Denove, kiel en la antaŭa artikolo, jen absoluta kvanto de la servitaj paĝoj dum la tuta monato:
Nun, ek al vizitoj:
Ĉiutage ni ricevas pli ol 4500 vizitantojn:
Kompreneble, kelkaj vizitantoj vizitas nur 1 paĝon, sed aliaj spektas pli ol tio.
La kresko ankoraŭ estas evidenta, sed iel, aspektas ke la “ebenaĵo” inter aŭgusto de 2020 kaj septembro de 2021 estis kiel rekomenco.
Same kiel la pasinta jaro, ek al paĝoj/vizito (kvantoj de paĝoj servitaj en ĉiu vizito):
Estas kelkaj pintoj en la antaŭa grafiko, sed se oni ne enkalkulas ilin (uzante “medianajn valorojn”) la rezulto estus jene:
Escepte la unuan monaton (kompreneble, homoj pli emis esplori en la komenco de la projekto), videblas kresko. Dum la unuaj monatoj estas iom pli ol 2 paĝoj/vizito, iom post iom ĝi plialtigis al pli ol 4 paĝoj/vizitoj, por malplialtigi denove al ĉirkaŭ 3 paĝoj/vizito. Post la apero de la nova versio (januaro 2022), videblas subtila kresko.
Laŭ Awstats
Jen la kvanto de paĝoj servitaj ĉiumonate, laŭ la kalkuloj de Awstats:
Logike, tio tre similas al tio kion Webalizer montras.
Kaj jen kiom da paĝoj ni servas, foriginte la robotajn:
Nun, ni jam vidas ion interesan: Laŭ Awstats estis ĉirkaŭ 30000 paĝojn servitaj al homoj ĉiumonate (tio estas ĉirkaŭ 1000 paĝoj ĉiutage, kaj iomete malpli ol 1 paĝo ĉiuminute, al homoj. Memoru, ke Awstats provas ne kalkuli la paĝojn servitaj al robotoj). Oktobro kaj novembro de 2021 estis eksterordinaraj monatoj, kaj en decembro ni haltigis la retejon por ĝisdatigi la kodon. Post la nova Tubaro, la uzado ŝajnas kreski, kaj ŝajnas alproksimigi al la eksterordinaraj oktobro kaj novembro, sed ne ŝajnas pinto, sed emo aŭ tendenco en la grafiko. Post kelkaj monatoj ni povos scii, ĉu tio vere estas emo.
Estas tro da diversaj datumeroj, kaj tio signifas, ke ne videblas longedaŭraj emoj.
Cele uzi la samajn parametrojn, kiujn ni uzis en nia antaŭa analizo de la statistiko, jen la ĉiumonataj vizitantoj:
Videblas perfekte kresko, kiu pasis el ebenaĵo de 1500 uzantoj ĉiumonate al pli ol 4000 uzantoj ĉiumonate, do ŝajnas ke la uzantaro kreskas:
Finvortoj
Jen ĉio montrinda. Denove, same kiel la antaŭa artikolo pri statistikoj:
… unu lasta punkto: Ni insistas pri distingo de robotaj kaj homaj vizitoj. Sed tie okazas “kaŝita milito”. Multaj retejoj volas havi pli altajn statistikojn, por enspezi pli da mono de anoncoj kaj reklamoj. Tial, la analiziloj divenas, ĉu la vizito venas de roboto aŭ de homo. Samtempe, estas entreprenoj, kies negoco estas fari nedetekteblajn robotajn vizitojn. Do, se posedanto de retejo pagas, ekzemple 100€ al tia entrepreno por “viziti” sian retejon, kaj tiu entrepreno devas generi multajn vizitojn, sufiĉe por ke la retejo gajnos almenaŭ 150€ per anoncoj, tio faras, ke la analiziloj evoluas por detekti tian trompon, dum la entrepreno evoluigas siajn vizitojn por esti ne detekteblaj. Estas kialoj por suspekti, ke signifa parto de robotaj vizitoj estas vere miskalkulitaj de analiziloj.
Tio estas la nur la ĝisnunaj datumoj, la historio daŭras…