Kelkaj bazaj statistikoj por 2025
Januaro 3, 2026
Nu, ne multe pli ol klarigite en la titolo.
Jen Tabulo kaj grafikaĵo pri tiuj datumoj:
| Monatoj | spektoj | spektintoj |
| Januaro | 1005 | 328 |
| Februaro | 770 | 314 |
| Marto | 747 | 223 |
| Aprilo | 772 | 264 |
| Majo | 931 | 300 |
| Junio | 688 | 244 |
| Julio | 703 | 222 |
| Aŭgusto | 1551 | 502 |
| Septembro | 961 | 304 |
| Octobro | 941 | 382 |
| Novembro | 2206 | 615 |
| Decembro | 1955 | 477 |

Pro nia maniero identigi unikajn uzantojn, povas esti ke la vera kvanto “spektinto” estas iomete pli malalta ol la montrata cifero, sed estas supozeble ke ne tro.
Gravaj eventoj:
- La unua konkurso okazis inter 11a aŭgusto 2025 kaj la 17a aŭgusto 2025.
- La dua konkurso okazis inter 29a septembro 2025 kaj la 5a oktobro 2025.
- Nia tria konkurso (AKK Tubara kantoparado), inter la 7a de novembro 2025 ka la 7a de januaro 2026 (ne finita)
Konkursoj gravas (gravegas) por plialtigi la kvanton da spektoj, sed ne tiom por kvanto de spektintoj… Eble konkursantoj ne tre aktive diskonigas iliajn kreaĵojn (kaj konsekvence la spektantoj de tiuj verkoj estas la kutimaj vizitantoj al tubaro.aperu.net), aŭ eble ili diskonigas inter homoj kiuj jam konas aperu.net, do iliaj diskonigoj vere estas rememorigoj ke Aperu! ekzistas.
Ĉu vi sentas iun mankantan interesan statistikon?