Aldono al bazaj statistikoj por 2025
Januaro 4, 2026
Alodne al pasintaj bazaj statistikoj, jen kelkaj aliaj datumoj, kiuj indas por vidi la progreson de Aperu! kaj tubaro.
Unue, jen la datumoj:
| Monatoj | spektoj | spektintoj | spektitaj_afiŝoj | referencoj |
| Januaro | 1005 | 328 | 507 | 611 |
| Februaro | 770 | 314 | 362 | 463 |
| Marto | 747 | 223 | 442 | 541 |
| Aprilo | 772 | 264 | 439 | 2470 |
| Majo | 931 | 300 | 541 | 799 |
| Junio | 688 | 244 | 354 | 497 |
| Julio | 703 | 222 | 371 | 441 |
| Aŭgusto | 1551 | 502 | 540 | 823 |
| Septembro | 961 | 304 | 485 | 503 |
| Octobro | 941 | 382 | 426 | 525 |
| Novembro | 2206 | 615 | 581 | 1252 |
| Decembro | 1955 | 477 | 911 | 1989 |
Kiu, kompreneble, estas pli klare kiam oni grafikumas:

Estas imprese la kvanto da homoj kiuj sekvis rekomendojn de tubaro dum Decembro, kaj dum Aprilo. Estis sekvataj multaj rekomendoj de tubaro. Ne facilas klarigi kial tio okazis.
Kaj, por la tuta jaro 2025:
- 13230 spektoj
- 3959 spektintoj (tio ne estas la sumo de spektinto de januaro, februaro… decembro, kiu, parenteze, estas 4175 spektintoj)
- 4902 filmoj ricevis iun spekton danke al tubaro (denove, tiu kvanto estas pli malalta ol unika afiŝoj por januaro, februaro… decembro, kiu estas 5959. Tion oni komprenas, ĉar iun filmon oni spektas dum kelkaj monatoj)
- homoj sekvis rekomendojn de tubaro 10914 fojojn