Kiom da premioj fari? Kuncerbumado
Aprilo 12, 2026
Post kelkaj privataj konversacioj pri la konkursoj, ŝajnas ke bonas dividi la demandojn faritaj ĉi tie.
Ni memoru ke la celo de tubaro estas plivigligi esperantan ekosistemon. Aldone al tio, konkursoj jam montriĝis kiel efikaj manieroj ke homoj spektu ne nur la konkursantajn afiŝojn sed ankaŭ aliaj filmojn, eĉ sen partopreni la konkursojn. En jena blogaĵo jam videblas ke kiam kelkaj filmoj estas pli spektitaj, ankaŭ aliaj filmoj ricevas spektojn.
Ni imagu ke la premioj estus 500€, 1 monato. Ekzemple 500€ por la plej populara dum tiu monato. Tio povas provoki ke kelkaj homoj interesiĝos partopreni, sed plej eble, post kelkaj tagoj jam videblos ke nur 2 aŭ 3 filmoj havas verajn ŝancojn venki, kaj tio malinistigos aktivan partoprenon de aliaj partoprenantoj.
Nun, ni imagu 3 premiojn: 250€, 150€ kaj 100€ dum monato. Ŝajnas ke eble la homoj interesataj partopreni estos la samaj, sed homoj ne tiom rapide perdos esperon venki, ĉar atingi 3an pozicion estos pli atingebla, kaj malpli da homoj perdos esperon venki.
Eblas aldoni premiotojn, ekzemple, 200, 150, 100 kaj 50€, sed tiuokaze oni povas konsideri ke la 4a premio estas tro malalta.
Alia malsama alproksimiĝo estas fari la konkurson pli longaj, sed tiuokaze, plej eble la kapablo diskonigi elĉerpiĝos je la komenco, kaj la la lastaj semajnoj de la konkursoj estos tute malinteresaj. Io simila okazis dum la tubara kantoparado, post 3 semajnoj la listo de plej popularaj apenaŭ ŝanĝiĝis.
Kaj 3a aproksimiĝo estas fari multaj konkursoj. Ekzemple, 5 monataj konkursoj, kun pli malaltaj premioj. Kiel diris en la komentoj ĉe la unua blogaĵo, ekzemple 100€, kun tri premiotoj: 55, 25 kaj 20€. Kompreneble, tiuokaze estos pli maltaltaj premioj, sed iu povus esti inter la plej popularaj kelkfoje, do, 55×5=275€ entute, aŭ en la alia ekstremo, esti 15 premiotoj.
Aliaj ebloj estas 5 monataj konkursoj, sed venku nur 1, aŭ 2.
Estas alia interesa eco, kiom devas daŭri la konkursojn. En la unuaj du publikaj konkursoj, eĉ du semajnoj post la fino de la konkurso, kvanto da spektoj tra tubaro estis iom pli alta ol averaĝe, sed tiu efiko malaperis. Ankaŭ la tubara kantoparado provokis plialtiĝon de la spektado (denove, ne nur de la partoprenantoj), kaj tiu efiko ankoraŭ estas iom videbla (komparu https://aperu.net/blogo/aldono-al-bazaj-statistikoj-por-2025/ kaj la statistikoj de januaro, februaro kaj marto)
Estas multaj mezaj solvoj, kaj certe multaj aliaj alproksimiĝoj, kaj aliaj demandoj, sed ŝajnas taŭge disigi la problemojn en malsamajn problemetojn.
Do, por konkludi, jen la demandoj:
- Kiom da konkursoj ni organizu?
- Kiom daŭru la konkursoj?
- Kiom altaj estu la premioj?
- Kiom da homoj ricevu la premiojn?
Ni atendas respondojn, konsilojn, dubojn, insultojn…