Plej popularaj afiŝoj de novembro 2025
Decembro 1, 2025
Ne tro granda novaĵo ĉi monate. Pro la tubara kantoparado, ĉiuj plej popularaj afiŝoj estas el tiu konkurso.
Jen la listo:
- Kiu velas sur mar’ – Esperanto, de Luis Obando, kun 98 spektaĵoj de 72 spektintoj
- Man-En-Mane-Orienten – La Perdita Generacio – kun subtekstoj, de La Ratkaptista Bando, 81 spektaĵoj de 68 spektintoj
- AMIKECO #music, de Malekeracimanuka Bonneidee, 48 spektaĵoj de 39 spektintoj
- La Granda Famviruso – Mezbakita – kun subtekstoj, de La Ratkaptista Bando, 41 spektaĵoj de 35 spektintoj
- Morgaŭa Vento – Lucio Avitabile – kun subtekstoj, de La Ratkaptista Bando, 58 spektaĵoj de 31 spektintoj
- Kial – ĴeLe – kun subtekstoj, de La Ratkaptista Bando, 51 spektaĵoj de 35 spektintoj
- Resuma Filmo de la 56a Tubara Kantoparado, de La Ratkaptista Bando, 54 spektaĵoj de 44 spektintoj
- Milit-tempe – Joel Muhire, de La Ratkaptista Bando, 38 spektaĵoj de 36 spektintoj
- “Paca mondo” – KRIS FREDI (Oficiala muzikvideo), de VINILKOSMO Esperanto-Muzik-Prod., 47 spektaĵoj de 40 spektintoj
- Aj, Karmela!, de Kaj Tiel Plu – Topic, 42 spektaĵoj de 36 spektintoj
Vi povas vidi ke ne estas rekta rilato inter spektoj, spektintoj, kaj populareco. Tio okazas ĉar estas aliaj parametroj por mezuri popularecon: Kiom da homoj ŝatis ĝin, kiom da komentoj ĝi ricevis, kiom da komentintoj estas…
Sed ĉi tiu listo ne estas certeco pri la rezulto de la konkurso, mankas 5 semajnoj por la fino de la konkurso.
Kaj kiel resumo, dum pasinta monato, 581 afiŝoj estis spektitaj, kaj 2206 spektoj entute. Por kompari, en oktobro 427 enmetitaj filmoj ricevis 762 spektojn.
Oni sekvis la rekomendojn de tubaro 654 fojojn.
Ĉu vi pensas ke indas novan liston ekskludante la filmojn kiuj partoprenas la konkurson?