Nova Tubaro aperas!
Januaro 7, 2022
Jen la tutnova Tubaro, post longa tempo!
Nia plano estis atingi ĉi tiun punkton antaŭ longe. Ni eĉ foje tre proksimiĝis, sed venis problemoj, kaj la planoj daŭre ŝanĝiĝis. Dum tiu longa periodo, ni tute reverkis Tubaron, el nulo. Do estas multe da grandaj kaj fundamentaj ŝanĝoj, kvankam la plejmulto estas teĥnikaj. Ĉiuokaze, jen, finfine, ĉio preta por uziĝi!
Plej eble vi rimarkis pri la dumtempa paŭzo ĉe Tubaro. Dum tiuj tagoj, ni faris provojn por pretigi la novan retejon. Kiel ni klarigis antaŭe, ni bezonis fari tion ĉar la servilo-rimedoj estas limigaj al ni, kaj ni ne povus samtempe havi la malnovan kaj novan versiojn funkciantajn sur la sama servilo. Ni denove pardonpetas pro la eblaj ĝenoj.
Nu, sen pli da rakontado, ek al listo de novaĵoj. La vera listo tamen estas tro longa, kaj multaj el ili temas pri nevideblaj ŝanĝoj. Tial, ni listigos ĉi tie nur la plej gravajn, grandajn kaj interesajn:
Pri filmoj kaj kanaloj
- Kategorioj: Ĉiu filmo nun povas havi kategoriojn (plurajn kategoriojn samtempe). Vi povas proponi ilin por helpi nin pli bone enkategoriigi ilin. Siavice, tio helpus la uzantojn pli facile trovi filmojn en la listoj, laŭ la kategorio-filtriloj.
- Rilataj filmoj: Vi nun povas vidi liston de rilataj filmoj ĉe la paĝo de ĉiu filmo. Por prezenti rilatajn filmojn, ni parte uzas la antaŭe-menciitajn kategoriojn.
- Lingvaj filtriloj kaj indikiloj: La nova Tubaro indikas en kiu lingvo estas ĉiu filmo. Vi ankaŭ povas filtri filmojn en listoj laŭ kelkaj plejuzataj lingvoj. Tamen estu avertita, ke la lingvo por kelkaj filmoj povas esti malĝusta, kaj por kelkaj manka. Ni daŭre laboras por plibonigi la procedon kaj havi pli ĝustajn indikilojn.
- Listo de Kanaloj: Nun eblas vidi liston de ĉiuj kanaloj ĉe Tubaro. Vi povas ankaŭ filtri nur tiujn, kiujn Tubaro sekvas.
- …kaj finfine eblas proponi kanalojn. Se vi trovas interesan Esperantan kanalon kiu mankas en Tubaro, vi povas proponi ĝin por ke Tubaro sekvu ĝin estontece. Se administrantoj aprobos vian proponon, la mojosaj filmoj de tiu kanalo aperos en Tubaro kaj estos videbla de ĉiuj vizitantoj.
Uzanto-preferoj
- Heleco-etosoj: Eblas elekti malhelan etoson por Tubaro. La defaŭlta tamen estas hela.
- Kaŝi diskutojn: Ni rimarkis ke kelkaj el vi ne ŝatas komentojn ĉe Tubaro. Por vi, la nova Tubaro havas eblon kaŝi ilin por vi. Ankaŭ ĉiuj aferoj rilataj al komentoj kaŝiĝas se vi elektas tion. Kvazaŭ komentoj ne ekzistas!
- Agordilo: Por agordi viajn preferojn, kiel tiujn menciitajn supre, vi povas uzi la novan agordo-menuon supre ĉe la paĝo. Estu informata tamen, ke por konservi tiajn agordojn, ni bezonas konservi kuketojn en vian aparaton. Ni farus tion nur se vi konsentas pri tio. Legu pli ĉi tie.
Komentoj
- Vizaĝo de la komentejo: La komentejo por filmoj havas tute novan aspekton. Ĝi nun aspektas pli kiel babilejo, sen hierarĥia aspekto. Kvankam hierarĥieco helpas kompreni facile, kiu respondas al kiu, tamen kun multe da respondoj al respondoj, la fadeno povas facile iĝi nelegebla, speciale en poŝtelefonoj. Por kompensi tiun mankon, ni aldonis indikilojn por montri al kiu komento iu respondis.
- Maltaŭgaj komentoj: nun vi povas raporti komenton al administranto, se vi konsideras ĝin maltaŭga. Administrantoj eble redaktos aŭ forigos ĝin, se ili trovos ĝin tiel.
Krom la supre-menciitaj novaj ecoj kaj ebloj, ni aldonis alian etan novan eblon, kiu eble interesos kelkajn el vi: je la ĉefpaĝo, Tubaro nun montras glitantan rubandon kiu sciigas pri interesaj aŭ gravaj historiaj eventoj rilate al Esperanto, kiuj okazis pasintece je la sama tago. Tiu rubando estas malŝaltebla, se vi ne ĉiam volas vidi ĝin.
Jen kelkaj pli teĥnikaj aferoj por la teĥnikuloj el ni:
- Tubaro, kaj ĉiuj estontecaj projektoj de Aperu.net, nun uzas grafikan interfacan modelon nome Brile. Brile estas kreita de la teamo de Aperu kaj estas uzata por difini interfaco-elementojn kiel butonojn, menuojn, elektilojn ktp por havi pli koheran aspekton. Vi povas rigardi pruvopaĝon de Brile ĉi tie. Elektu tie Tubaron kiel la etoson, kaj vi vidos kiel ĝi formas la bazon por la aspekto de Tubaro. Brile ankoraŭ subiras aktivajn ŝanĝojn, tamen tre baldaŭ ĝi estos malfermkoda kaj publike uzebla en viaj projektoj, se vi ŝatus.
- En la nova versio de Tubaro, ni provis multe pli bone organizi la kodon de la programo (aŭ tiel ni ŝatas pensi), por pretigi ĝin por publikigo laŭ libera permesilo. Tio okazos baldaŭ, post unue iom uzi la novan Tubaron, kaj fari la necesajn plibonigojn kaj finajn purigojn.
- Se vi interesiĝas scii pri la teĥnologioj uzataj en la nova versio, la nova versio de la paĝaro daŭre uzas Vortpreson. La programaro por Tubaro konsistas el speciale-kreita vortpresa etoso, speciale-kreita vortpresa kromprogramo kaj sendependa “roboto” (skripto alvokita laŭ Cron-tempumado) kiu uzas la Jutuban API por kolekti filmojn (kiun ni nomas la “jutuba kolektisto”). Ĉio estas verkita en la programlingvo PHP, kun aldonaj ĝavaskriptaĵoj por aldoni pli dinamikajn eblojn al la paĝaro.
Por post ĉi tiu punkto, ni havas planojn por aldoni aliajn ecojn al Tubaro. Inter tiuj ecoj estas:
- Eblo ensaluti por uzantoj: Nuntempe ni esploras novajn manierojn por ensaluti, kiuj prefereble ne bezonus konservi personajn datumojn en la datumbazo, prefereble ne estus konektitaj al eksteraj servoj kaj samtempe estus sufiĉe komfortaj.
- Subteno de aliaj videoplatformoj: Aldone al Youtube, ni planas subteni aliajn platformojn, ekzemple Odysee, Vimeo, aperoj de PeerTube ktp.
- Mezuro de “populareco” por filmoj: Tio estus io simila al la koncepto “Furoraj temoj” ĉe aliaj platformoj, ne nur videaj. Tiu mezuro permesus, ke popularaj filmoj ne kaŝiĝos inter multaj novaj filmoj. Kun tiu mezuro, ankaŭ eblus fari konkursojn kaj multajn aliajn interesaĵojn!
Do, jen ĉio! Ni esperas ke vi ŝatos la novan Tubaron kaj daŭre ĝuos spekti novajn verdajn filmojn ĉiutage 🙂