Portempa paŭzo ĉe Tubaro
Decembro 24, 2021
Unue, ne paniku! 🙂 Dum ĉi tiu “paŭzo”, eblos daŭre spekti filmetojn ĉe Tubaro. La paŭzo temas pri apero de novaj filmoj, komentoj, ankaŭ ŝati/malŝati aŭ raporti afiŝojn. Alivorte, temas nur pri la aferoj, kiuj kaŭzus ŝanĝon en la la datumbazo.
La paŭzo daŭros dum kelkaj tagoj, eble semajno. La kialo estas, ke la nova versio de Tubaro preskaŭ pretas, kaj ni devas bone provi ĝin antaŭ ol fari ĝin publike disponebla. Tiuj provoj kaŭzos, ke dum kelkaj tagoj la paĝaro ne povos plene funkcii sen grande premi la servilon.
La plej grava manko dum la paŭzo estos, ke novaj filmoj ne aperos. Sed kiam ĉio funkcios bone, ni realdonos la perditajn filmojn. Aldone al tio, estos aliaj aferetoj: dume oni ne povos proponi novajn filmojn, butonoj por ŝati aŭ malŝati ne funkcios, kaj ne eblos fari komentojn.
Kiel ni diris komence, ĉiuj filmoj povos esti spektitaj sen problemo, krom ke la spektaĵoj ne estos kalkulataj dum la paŭzo.
Ni dankas vin pro via pacienco, kaj pardonpetas pro ĝenoj.