Kio okazas kiam iu spektas tra tubaro
Junio 15, 2025
Tiu ĉi blogaĵo estas por montri tion priskribitan ĉe la titolo, kaj montri avantaĵojn kaj malavantaĝojn ligi filmojn tra tubaro aŭ rekte tra jutubo.
Kiam iu diskonigas filmon tra tubaro, okazas ke samtempe estas diskonigita la filmon, kaj ankaŭ la esperantan ekosistemon de tubaro.aperu.net.
Aldone al tio, eblas ke iuj el la ricevantoj de via ligilo klakos sur ĝi.
Kio okazos poste?
Tiam, mi pensas ke oni devas distingi inter uzantoj:
Esperantisto malkovros esperantan ekosistemon, kie ĉio estas en Esperanto, kaj ĉiuj rekomendoj estas en Esperanto.
Scivolemulo havos similan senton.
Neesperantisto trovos iun nekompreneblan mesaĝon pri kuketoj (ĝi eskzistas pro leĝo). Depende de sia retumilo, tiu vizitanto povas trovi ankaŭ aŭtomatan tradukon de la retejo, kaj se tiu homo eniras, vidos la filmon, kaj multaj rekomendoj en Esperanto. Tiusence, tubaro helpos rompi la miton “ne estas enhavo en Esperanto”, per pli ol kin dek mil listigitaj filmoj.
Do, resume, oni povas diri ke diskonigi filmojn tra tubaro helpas la filmon, la ekosistemon, kaj malrekte, aliajn esperantajn kanalojn, kiuj aperos kiel proponoj.
Sed, kompreneble, estas ankaŭ malavantaĝoj, la ligiloj youtu.be/xxxxx estas pli familiaraj ol tubaro.aperu.net/xxxx, do estas iom pli eble ke oni klaku sur ligiloj al jutubo.
Kio okazos kiam iu spektas filmon tra tubaro?
Kiam oni spektas filmon tra tubaro, post kelkaj minutoj ĝi videblos ne nur en tubaro, sed ankaŭ ĉe la ĉefa retejo aperu.net. Tiu retejo, momente, montras la 12 laste spektitajn aŭ komentitajn afiŝojn. Laŭ nia studo, tio signifas ke ĝi estos videbla tie ĉirkaŭ 12 horojn. Dum tiuj 12 horoj vizitanto de aperu povas scivolemi kaj tiu filmo denove estos videbla dum 12 pliaj horoj. Kompreneble, ju pli da malsamaj filmoj estos spektita, des malpli da tempo estos la filmo videbla. Tiu funkcimaniero ne estas tro efika se tubaro estos multe pli uzata, sed por la nuna kvanto da spektoj kaj vizitantoj, ĝi estas sufiĉe efika. Ekzemple, se iu spektas sinsekve ĉiujn filmojn el sia propra kanalo, la ĉefpaĝo pleniĝos je filmoj el sama kanalo. Sed se iu alia homo faras samon, tio ne okazos.
Aldone al tio, ni aktive laboras por plibonigi la algoritmon, sed ĝi ne ankoraŭ videblas en la retejo. Ĉiutage ni kalkulas popularecon de malsamaj afiŝojn en tubaro, kaj oni povas spekti la rezulton ĉe telegramo, Tiu telegrama kanalo havas pli ol 70 sekvantoj. Tio donas elstaran videblon en tiu kanalo dum 24 horoj Estas logike pensis ke kelkaj abonanto al tiu kanalo scivolemos pri tiu afiŝo kiu aperas keil unu el la plej popularaj dum kelkaj tagoj, scivolemo aperos, kaj tiu homo spektos la filmon, do tiu filmo denove estos videbla en aperu.net. Kompreneble, se ĉiuj scivolemuloj de telegramo jam spektis, tiu filmo iom post iom malaperos el la listo de populareco.
Tiun algortimon pri populareco, ni plibonigas kaj uzos ĝin por premii al jutubistoj de plej popularaj afiŝoj, kiel ni anoncis antaaŭe.
Espereble, tiu ĉi blogaĵo iom klarigis pli bone kiel la ekosistemo de aperu.net funkcias kaj kial ĝi funkcias. Kaj kiel ni celas helpi la tutan esperantistoj.
Ni atendas vianj dubojn, komentojn, demandojn, plendojn…