Inundoj, iru for!
Marto 23, 2024
Eble vi memoras, ke ni menciis en nia last-decembra afiŝo, ke ni prilaboras solvojn por fojfojaj aperoj de amaso de filmoj de unu kanalo. La rezulto estas preta nun!
Antaŭe, kiam unu kanalo publikigis multe da filmoj samtempe, la ĉefpaĝo de Tubaro pleniĝis je filmoj el sama kanalo, kaj tio malhelpis videblon de aliaj filmoj.
Sed nun, Tubaro kapablas prezenti tiajn filmojn sen kaŝi la ceterajn filmojn. La solvo funkcias jene: Kiam pli ol 4 filmoj en la ĉefpaĝo estas el sama kanalo, Tubaro arigas ilin en unu listeron, kiel videblas en la sekva bildo.
En la ara listero videblas teksto “n filmoj de kanalonomo” kaj la listero aspektas kvazaŭ stako, kio indikas ke estas pluraj eroj ene. La ligilo el tiaj “stakaj” eroj iras al la kanalo, kiu publikigis la filmojn. Do oni povas vidi la “kaŝitajn” filmojn simple per alklaki la aron.
Parenteze, la grupigo okazas nur en la ĉefpaĝo, kaj nur kiam la listo estas ordigita laŭ la tempo de apero aŭ alŝuto (Laste trovitaj kaj Plej freŝaj). En la 2-a kaj la sekvaj paĝoj, ĉio estas kiel antaŭe.
Ni esperas, ke ĉi tiu interfaca ŝanĝeto faros la uzadon de Tubaro iomete pli facila kaj komforta. Ni ŝatus legi viajn opiniojn pri ĝi.