Inundado kaj kvazaŭspamo en Tubaro
Decembro 16, 2023
Se vi jam vidis fojfojajn inundojn de similaj filmoj de sama kanalo ĉe la ĉefpaĝo de Tubaro, vi scias pri kiuj kaj kiaj filmoj kaj kanaloj ni parolas. Tio ja okazas, kaj estas kialoj, ke ni ne forviŝas ilin.
La celo de Tubaro estas montri ĉiujn videaĵojn en Esperanto aŭ rilataj al Esperanto.
Kaj per tio, ni ne celas nur “la plej bonajn”, “la plej interesajn” filmojn, nek nur filmojn laŭ ajna alia subjektiva eco.
Interreto plenas je tiaj listoj “la plej bonaj jutubaj kanaloj”, “la plej bonaj podkastoj”, “la plej bonaj lokoj”, ktp. Sed kutime, ili estas kolektoj de mortaj ligiloj, ligiloj al ne plu aktivaj projektoj (sed ankoraŭ bonkvalitaj). Cetere, “la plej bonaj” foje simple signifas “miaj plej ŝatataj”.
Tiu klarigo ne signifas, ke ni kontentas pri la nuna situacio. Tute male, fakte. Tamen, ni preferas tiajn inundadon ol “liston de plej bonaj kanaloj”, ĉar tio estus malfermi pordon al “listo de kanaloj ŝatataj de administrantoj”, aŭ tiaj aferoj, kiel ni menciis antaŭe.
Ni konscias, ke tiaj inundadoj malbonas por aliaj novaj filmoj: Bonaj kaj interesaj filmoj tro frue malaperas en la duan aŭ trian paĝon de Tubaro. Kaj post tio, estos pli malfacile trovi ilin.
Ni volus informi, ke ni laboras pri kelkaj manieroj por minimumigi la efikon de tiu inundado, sed unue ni ŝatas klarigi kiel Tubaro traktas kanalojn nuntempe. Se vi ne interesiĝas pri teĥnikaĵoj, Iru al la rubriko nome Kvazaŭspamado.
Kanaloj en Tubaro
En la datumbazo de Tubaro, kanaloj estas markitaj per 3 specoj:
1. Sekvataj kanaloj: Estas ĉirkaŭ 300 kanaloj nun en Tubaro, kiujn administrantoj markis kiel “sekvata”. Tiuj kanaloj afiŝas nur en Esperanto, aŭ pri Esperanto. “Sekvata” signifas, kiam ili afiŝas filmeton, la filmoj aŭtomate aperas en Tubaro post iom da tempo, ĉar Tubaro daŭre kontrolas tiujn kanalojn por nova enhavo. Jen (kreskanta) listo de tiuj kanaloj:
Sekvataj kanaloj, ordigitaj laŭ lasta afiŝo.
2. Normalaj kanaloj: Aliaj kanaloj kun iom da esperanta aŭ pri-esperanta enhavo. Por trovi pli multe da esperantaĵoj, aldone al “sekvi” kanalojn rekte, nia roboto aŭtomate serĉadas tra la tuta jutubo por trovi esperantajn aŭ pri-esperantajn filmojn. Por tio, la roboto uzas liston de specifaj serĉovortoj. La trovitaj filmoj povas esti ankaŭ de ne-esperantaj kanaloj pri lingvoj, historio, aŭ aliaj temoj, kiuj ne kutime parolas pri Esperanto, sed faris iun filmeton, kie esperanto aperas. (Foje tamen, tiuj aperoj estas hazardaj kaj nerilataj. Legu la sekvan eron por scii)
3. Blokitaj kanaloj: Listo de kanaloj, kiuj, kiel normalaj kanaloj, ofte afiŝas filmeton kiuj aperas en la serĉorezultoj de niaj robotoj, sed ilia enhavo ne rilatas al Esperanto (ekzemple, muzikaj grupoj kiuj nomiĝas “Esperanto”, aktorino nomata “Esperanta”, sportaj teamoj, placoj, stratoj, parkoj, ktp, kiuj portas la nomon “Esperanto”.
Aldone al tio, Tubaro permesas uzantojn proponi filmojn sen ensaluti. Tial, kaj pro tio estas administranta kontrolo.
Kvazaŭspamado
Revenante al la problemo de inundado kaj spamo: Ni povus eviti tion simple per aldonado de la kutime kulpaj kanaloj en liston de blokitaj kanaloj. Tamen, fari tion havus la jenajn konsekvencojn:
1. Ni devus esti certaj pri difino de “spamo”. Ĉiam aperus plendoj, “kial tiu kanalo estas blokita, sed ne ĉi tiu alia?”
2. Eblas, ke tiuj kanaloj iam plibonigos sian enhavon, sen ke ni rimarkos. Tiuokaze, ni perdus la novan, bonan enhavon.
Do, anstataŭ provi entute forigi tiun “kvazaŭspamadon”, ni preferas provi minimumigi ties efikojn. La celo estas, ne devojiĝi el la ĉefa celo de Tubaro “montri ĉion“. Estas kelkaj manieroj minimumigi la efikon de spamo kaj aliaj aĉaĵoj sen risko perdi enhavon de aliaj kanaloj, kaj samtempe pli videbligi bonajn filmojn. Nuntempe ni klopodas fari tion, kaj baldaŭ vi vidos la rezultojn.
Indas mencii ankaŭ, dum ni prilaboras plibonigi la situacion pri tiu problemo ĉe Tubaro mem, samtempe, ni ankaŭ eksperimentas pri alia afero, kiu ankaŭ povas helpi pri plividebligi bonajn filmojn: La ĉefpaĝo de Aperu nun montras liston de “laste aktivaj” filmoj en Tubaro. Vi povas jam vidi la rezulton en la ĉefpaĝo (Jes, tio estas ĉe Aperu, kaj ne ĉe Tubaro mem. Tio estas, ĉar la eksperimento temas pri io pli granda ol nur Tubaro.)
Tiu listigo kompreneble ne ekzakte solvas la problemon ĉe Tubaro, sed tio nek estas la ĉefa celo de la eksperimento ĉe Aperu. Iom poste vi scios pri ĝi pli detale. Sed por nun, ni pensas, ke ĝi helpas iom limigi la efikon de la “inundoj” sen bloki kanalojn, ĉar ĝi permesas, ke filmoj kiuj ricevas atenton (ekzemple spekton), ne estos perditaj sub amaso de similaj, subite-aperantaj filmoj.