Respektemo en komentoj de tubaro
Majo 25, 2020
Saluton,
En Tubaro ni forte kredas je rajto liberesprimo. Tial ni permesas sennoman komentadon. Ni scias, ke estas kelkaj opinioj, kiuj povas esti iom tiklaj, kiujn oni preferas diri ilin sennome. Tio bonas. Ni konscias, ke la prezo, kiun ni devas pagi pro tiu anonimeco de uzantoj estas iom da trolado (ekzemple, respondi al si mem ŝajnante diskuton, aŭ komenti sen esprimi siajn opiniojn pri la temo, sed parodii la opiniojn de aliaj). Tiu anonimeco povas doni esprimliberecon por paroli pri iu ajn temo pli libere.
En tiu senco, post iom pli da unu jaro, ni pensas, ke Tubaro iĝis sufiĉe bona loko por komenti. Kompare videblas, por la filmoj en Youtube, ke la plejmulto da komentoj estas gratulado kaj dankado inter la spektanto kaj la kanalestro, sed malkutime estas komentoj inter uzantoj. En aliaj retejoj, oni devas ensaluti por komenti, aŭ la retejo revizias la komentojn antaŭ la publikigo. Ŝajnas, ke Tubaro plenigis tian truon, kaj anonimeco kaj libera elekto de nomo donas specialan senton, ke oni ne parolas kun homoj, sed diskutas opiniojn.
Nun venas la “sed”. Estas kelkaj homoj (honeste, ne multaj, pri tio ni devas danki al la uzantoj de Tubaro) kiuj trapasis ajnan limon. Peti morton de iu, kiel “fia nigrulo”, ni “bugros al <persono>”…
Do, la “komuna saĝo” estas la plej bona gvidlinio.
– Ne minacu, se klare ne estas ŝercoj.
– Ne uzu nomon de uzantoj en aliaj sociaj retoj, por ŝajnigi ke tiu homo diris tion.
– Ne insultu specifan homon aŭ komunumon.
– Ĝenerale: Ne diru ion, se la ĉefa celo estas ofendi iun.
Kie estas la limo? Oni diras, ke la polico ĉiam iras post la ŝtelisto. Ajna konkreta politiko pri komentado havos ian truon por ke iu povas misuzi la komentejon de Tubaro, sekvinte la gvidliniojn. Do: Bonvole, uzu la komunan saĝon.
Iom post iom ni redaktos ĝeneralajn gvidliniojn, sed tiu ĉi blogero ne estas por peti konsilon, estas nur averto aŭ sciigo, ke kaze ke ĉi tiu misuzado daŭros, ni eble devus fari kiel aliaj blogoj faras, ni komencus kontroli la mesaĝojn antaŭ ol publikigo. Tiu situacio bonos por neniu. Por administrantoj estus iom pli da laboro, uzantoj legus la komentojn pli malfrue, la konversacioj en la komentoj estus multe pli malrapidaj…
Ni karesu kion ni havas…