Pri Miriado por Esperanto
Septembro 27, 2019
Saluton, de antaŭ tempo ni ne publikigas en la blogo.
Ni ŝatus skribi ĉi tion pro du kialoj: montri novan retejon aperu.net/miriado, kaj ankaŭ klarigi la rilaton inter Aperu.net kaj la projekto Miriado por Esperanto.
La projektoj havas neniun rektan rilaton: Aperu.net celas montri aferojn, kiuj aperas en interreto, sed kiuj, pro diversaj kialoj, ne estas sufiĉe videblaj. Momente la sola funkcianta subprojekto de Aperu.net estas Tubaro, kiu temas nur pri videaĵoj (kaj momente nur el Youtube).
Miriado por Esperanto celas instigi esperantan ekonomion per la ĉifrovaluto Miriado. Por la komenco, Miriadoj estas disdonataj al aktivuloj, kiuj aliĝas la sistemon kaj verkas blogaĵojn aŭ videaĵojn.
Miriado estas interesa projekto, sed ĝi moviĝas ĉefe per telegram (https://t.me/miriado , https://t.me/miriadejo ), kaj ĝi bezonis spacon en la ttt.
Denove: estas neniu rekta rilato inter ambaŭ, sed ili komplementas unu la alian. Momente Aperu.net cedas tiun spacon por ke tiu projekto estos pli videbla kaj oni povus pli bone klarigi, montri ion ajn necesa.