Portempa problemo pri Tubaro
Marto 21, 2019
Ĝisdatigo je 2019/03/28: La problemo solviĝis. Ni ĵus aldonis ĉiujn maltrafitajn filmojn 🙂
Saluton! Eble vi jam rimarkis, ke lastatempe ne aperis novaj filmoj en Tubaro. Ni multe inspektis la problemon, kaj fine trovis, ke ĝi venas de Jutubo mem. Laŭ la diro de Google, ili konscias pri la problemo, kaj prilaboras ĝin. Espereble tre baldaŭ ĝi foriros, kaj ni povos denove spekti novajn filmojn ĉe Tubaro.
Ili diras:
YouTube konscias, ke la funkcioj pri serĉado/ordigado ne funkcias kiel atendite – tio estas portempa, kaj parto de niaj klopodoj por pli bone respondi, kontroli kaj forigi perfortan, kontraŭregulan enhavon el YouTube.
Vi povas legi pli ĉi tie (en la angla).
Dume, se vi rimarkas novan filmon ĉe Jutubo, vi povas proponi ĝin en Tubaro, por ke ĝi aperos en la listo.
Tuj post la forigo de la problemo de la flanko de Google, ni agordos la roboton por kolekti la maltrafitajn filmojn, do ni povos denove enhavi ĉion, kvankam iom malfrue.
Ni bedaŭras, ke ni ne havas pli bonan solvon ol atendi. Kaj ni esperas ke ĉio iĝos normala baldaŭ 🙂