Portempa paŭzo en Tubaro
Oktobro 10, 2020
Dum la pasintaj tagoj, eble vi rimarkis ke nia bonveniga mesaĝo ŝanĝiĝis al:
“Nuntempe ni plibonigas la manieron kolekti filmojn. Tio eble daŭros ĝis 9a oktobro, kaj dume ne aperos multe da novaj filmoj. Ni pardonpetas pro la problemo.”
Ni ŝatus klarigi iomete, la kialon de tiu mesaĝo. Ni provos eviti tro teĥnikajn vortojn.
Jen kiel Tubaro funkcias: Ni regule faras serĉon tra jutubo, per kelkaj ĉefvortoj (ĉefe, la vorto “esperanto” en diversaj alfabetoj/lingvoj, kune kun aliaj ĉefvortoj), cetere, ni kontrolas regule ankaŭ pli ol 170 Esperantajn jutubajn kanalojn por certi, ke, eĉ se filmoj de bonaj kanaloj ne havas tiujn ĉefvortojn en sia titolo, ili aperas en Tubaro.
Por fari tiajn serĉadojn kaj kontroladojn, jutubo havas ion nomitan “API” (el la angla Application Programming Interface), kiu estas ilo por ebligi aliajn retejojn/aplikaĵojn komuniki al iliaj servoj. Estas limo rilate kiom multe oni povas uzi tiun API ĉiutage. Antaŭ kelkaj tagoj ni rimarkis, ke ni atingas tiun tagan limon pro la nombro de la kanaloj kaj ĉefvortoj kiujn ni kontrolas ĉiutage.
Ni neniam imagis, ke estis tiom multe da aktivaj Esperantaj kanaloj en jutubo. Do ni ne atendis tian problemon tiel frue, kaj la iom-post-iom-aj aldonoj al nia listo faris, ke ni trapasis la limon.
Do ni decidis iom optimumigi la serĉomanieron de niaj programoj, tiel ke ni sendu malpli multe da serĉopetoj al jutubo ĉiutage, sen vere malrapidigi la fluon de novaj filmoj ĉe Tubaro. Dum kelkaj tagoj ni devis halti aŭtomatajn partojn de Tubaro, plibonigi la programon, kiu serĉas tra jutubo, kaj poste ĝisdatigi ĉion, kion ni maltrafis dum tiuj tagoj.
Feliĉe, dum tiuj tagoj, la antaŭaj filmetoj estis daŭre videblaj, kaj la retejo restis tute funkcianta, escepte ke novaj filmoj ne aperis aŭtomate. Ni esperas, ke tio ne estis tro ĝena por vi 🙂
Ankoraŭ restas kelkaj detaloj por solvi, sed, kiel vi vidas, Tubaro denove funkcias kiel antaŭe.
Kaj jen eta sekreto: Baldaŭ venos dua versio de Tubaro, kun multaj plibonigoj 😉