Plej popularaj afiŝoj de Aŭgusto 2025
Septembro 6, 2025
Iom pli malfrue ol kutime, jen rezultoj de Aŭgusto.
Kiel estas antaŭvideble, la venkintoj de la konkurso pri populareco estas ankaŭ la plej popularaj afiŝoj de la monato.
Do, ek al la listo:
- Unua Universa Kongreso de Esperanto
- “Lua, lua, lua, lua” (Caetano Veloso) en Esperanto
- KVATRO, LA VENEZUELA GITARO
- 110 Epizodoj en 110-a Universala Kongreso de Esperanto 2025, Bruno, 제110회 에스페란토 세계대회 & 110개 에피소드
- Katoj, katoj, katoj! 😻 | Esperanto [sub]
- koramikino!!! [Esperanto]
- Taglibro de esperantisto. Julio 2025 | Esperanto [sub]
- Karolina Rivero – Printempa Koro [esperanto]
- Jonny M – Propra plaĉo [Album “Petolas”]
- Dek Katinoj – IJK 2025 – Kordevulo – Esperanto
- Hassan NTAHONSIGAYE, burunda instruisto de Esperanto
- Adam Forta feat Olivia Kanto – Interna Lumo [esperanto]
- Konkurso de Aperu
- Lingva Provoko n-ro 71 (AMBICIA kaj AVIDA)
Kutime ni montris malpli da afiŝoj en la montrata listo de “plej popularaj”, sed pasinta monato havis multajn afiŝojn kiuj atingis rimarkindan popularecon, do tial la ĉi-monata listo estas iom pli ampleksa.
Dum Aŭgusto, 550 afiŝojn ricevis 1551spektaĵojn danke al tubaro. Por kompari, dum Julio estis 356 afiŝoj, kaj 688 spektaĵojn. Pli ol duoble.
La tri venkintoj akaparis 387 el tiuj spektoj, do, ekskludante tiujn, rezultas 1462, ankoraŭ pli ol duoble.
Alia interesa datumo estas ke rekomendoj de tubaro estis sekvataj 659 fojojn. Kompreneble ne ĉiuj konvertiĝis en spektoj, sed supozeblas ke ja signifa elcento, kaj tio montras ke nia algortimo pri rekomendoj ŝajnas sufiĉe bona.
Parenteze, jam pasis sufiĉan tempon post la unua konkurso, ni pretigas artikolon pri konludoj pri ĝi kaj ĝia rezulto. Kiel anoncite, ni faros duan konkurson, kun etaj ŝanĝoj kiuj celas plibonigi ĝin.