Kolektoj, diskutoj, pli bonaj kanaloj, novaj piktogramoj kaj pli!
Aŭgusto 20, 2022
Saluton denove!
Eble vi rimarkis pri kelkaj novaj ecoj, kiuj aperis en Tubaro dum la pasintaj monatoj. Ni ankaŭ ĵus alŝutis novan, sufiĉe grandan ĝisdatigon, do ni pensas, ke estas bona okazo por prezenti ĉiujn novajn eblojn nun. Sen perdi pli da tempo, jen la plej gravaj:
Kolektu interesajn filmojn kaj kanalojn!
Se vi konsideras kelkajn filmojn interesa, kaj ŝatus iel listigi ilin kune por poste reveni al ili aŭ eble kunhavigi ilin kun viaj amikoj, la nova eblo nome Kolektoj estas por vi! Por “kolekti” filmon, simple ŝatu ĝin aŭ klaku sur la novan butonon “Spekti poste“.
Eblas ankaŭ kolekti kanalojn. Por kolekti iun kanalon, simple vizitu ĝian paĝon kaj klaku sur la butonon “Kolekti“.
Por aliri viajn kolektitajn filmojn aŭ kanalojn, uzu la novan sitelo-butoneton ĉe la supra breto. Pli da detaloj troveblas ĉe tubaro.aperu.net/kolektoj.
Pli alireblaj diskutoj por diskutemuloj
Ĝis nun, la sola maniero por aliri lastajn komentojn en Tubaro estis ordigi filmojn laŭ lasta komento. Por ebligi pli facilan aliron, ni aldonis la sekcion “Diskutoj” paralele al la jamaj “Filmoj” kaj “Kanaloj“. La antaŭa maniero daŭre ekzistass, tamen en kelkaj kazoj la nova maniero estas pli komforta.
Kompreneble, por tiuj kiuj ne ŝatas diskutojn ĉe Tubaro, daŭre eblas malebligi kaj kaŝi ĉiujn diskuto-rilatajn ecojn de Tubaro per simpla ŝaltilo ĉe la agordomenuo, nome “Sen diskutoj“. La agordomenuo ĉiam troviĝas supre, ĉe la ĉefa breto.
Kategorioj nun nomiĝas Ĝenroj
Por eviti kelkajn komplikaĵojn rilate al uzokondiĉoj de YouTube, ni decidis fari tiun renomon. Alikaze, ĝenroj estas ekzakte tio, kio kategorioj estis! Se iu filmo havas ĝenrojn specifite por ĝi, ili aperas je ĝia paĝo, kaj vi daŭre povas proponi ĝenrojn por filmoj, por helpi aliajn trovi filmojn pli facile. Cetere, nun tiuj ĝenro-indikiloj estas alklakeblaj, do vi povos facile trovi aliajn filmojn kun la samaj ĝenroj.
Aldone al filmoj, kanaloj ankaŭ povas havi ĝenro-indikilon nun. Legu pli…
Pli utilaj kanaloj, nun kun ĝenroj
Kanaloj nun indikas la plej oftajn ĝenrojn de sia enhavo. Do ekzemple, kanalo, kiu sufiĉe ofte afiŝas filmojn, kiuj temas pri scienco, havas piktogramon ĉe ties nomo, kiu indikas tiun temon en la kanalo. Por la kanaloj, kiuj havas miksajn ĝenrojn, aperas piktogramo kiu indikas miksan enhavon.
Indas mencii, ke la ĝustaj ĝenroj por multaj kanaloj ankoraŭ ne estas indikataj. Tio pliboniĝos iom post iom, dum ni elektas ĝustajn ĝenrojn por pli kaj pli da filmoj. Vi certe povas helpi nin pri tio per proponi ĝenrojn ĉe la paĝo de ĉiu filmo, kiun vi spektas.
Ĉe la listo de kanaloj ankaŭ aperas nova ilo por filtri kanalojn laŭ ĝenro, ĝuste kiel ĉe la listo por filmoj. Tio pli faciligas trovi kanalojn kun specifa temo aŭ formo, ekzemple podkastojn aŭ kanalojn pri ludado.
Aldone al tio, ĉe la propra paĝo de ĉiu kanalo ankaŭ estas indikata la plej oftaj ĝenroj de ĝia enhavo. Ĝuste kiel por filmoj, ili estas alklakeblaj, do eblas facile trovi similajn kanalojn al la kanalo, kies paĝon vi rigardas.
Novaj piktogramoj: bonvenigu Tabler Icons!
Eble vi jam rimarkis, ke la piktogramoj en Tubaro lastatempe iom ŝanĝis sian aspekton. Tio estas, ĉar ni decidis migri el uzi la faman fontawesome al tabler-icons. Tabler Icons estas nova, mojosa kaj libera piktogramaro por retpaĝoj. Ili havas puran aspekton kaj taŭgas por la aspekto de Tubaro. Ni ŝatas sendi niajn dankojn de ĉi tie al la kreinto Paweł Kuna por akcepti niajn petojn por krei kaj aldoni kelkajn piktogramojn al la aro.
Nuntempe, nur Tubaro uzas la novan piktogramaron. Sed finfine ĉiuj venontaj versioj de Brile kaj do la venontaj projektoj de Aperu.net uzos Tabler Icons.
Pliaj ŝanĝoj…
Kiel en ĉiuj antaŭaj ĝisdatigoj, la lastaj ĝisdatigoj ankaŭ enhavas multajn grandajn kaj malgrandajn, videblajn aŭ nevideblajn ŝanĝojn, kiuj plibonigas kiel Tubaro funkcias. Inter ili estas menciinda:
- iom da re-aranĝoj ĉe la videopaĝoj kaj kanalopaĝoj, kiuj espereble plibonigas ilin aspekte kaj utile
- forsendeblaj sciigo-mesaĝoj, por ebli kaŝi la sciigojn, kiujn vi jam legis kaj ne volas ĉiam vidi
- etaj alĝustigoj pri la ĝenerala aspekto, kiel liniodikecoj, koloroj ktp.
Ni ankaŭ ŝanĝis la sciigon pri kuketoj por pli bone klarigi al uzantoj, kion ni faras per kuketoj kaj por pli bone observi la leĝojn rilate al kuketoj (ĉefe la Eŭropajn leĝojn, la plej strikta leĝaro tiurilate en la mondo)
Espereble ĉi tiu ĝisdatigo plaĉos al vi. Sendu al ni komentojn sube, kion vi pensas pri ĝi 🙂