Kio estis, estas kaj estos tubaro?
Aprilo 5, 2019
Jen mallonga respondo:
Nenio;
Tio, kion vi vidas;
Neniu scias 😉
Jen longa respondo:
Kio estis Tubaro:
Estas multaj esperantaj verkoj (revuoj, podkastoj, filmetoj, blogeroj…), kiuj estas apenaŭ viditaj pro manko de videbleco. Cele videbligi tiun grandan aktivecon, ni komencis aperu.net. Ni esploris diversajn enhavo-specojn kaj platformojn, kaj decidis komenci per filmoj, ĉefe el YouTube, ĉar ĝi havas sufiĉe altan kvanton da esperantaĵoj, sed ne tro alta.
Ni decidis fari roboton, kiu aktive serĉas kaj kolektas verkojn, ĉar ni pensas, ke devus esti pli facile kaj efike, diskonigi verkojn. Homoj jam multe laboris por krei ilin, kaj ne estas tre efike, ke la kreintoj mem devas eĉ pli labori por afiŝi ilin en multaj disaj platformoj, ekzemple en paĝoj ĉe fejsbuko (Facebook), redito (Reddit), tvitero (Twitter), grupoj aŭ kanaloj ĉe telegramo (Telegram) kaj multaj aliaj platformoj. Robotoj povas kolekti la enhavon pli efike.
Do, Tubaro estis (en nia menso) simpligita kaj aŭtomata kolektujo por filmoj en Esperanto aŭ pri Esperanto. Por eviti eblan mankon de robotaj kolektaĵoj ni ebligis, ke uzanto proponas filmojn.
Kio estas Tubaro:
Plej multe da proponitaj filmoj en Tubaro estas malnovaj. Ĉu tio malbonas? Tute ne, tio simple estis ekster nia kapo. Tio signifas, ke Tubaro, anstataŭ io simila al Reddit, iĝas io simila al Youtube. Ni ne atendis tiel grandan kvanton da proponoj. Ekzakte nun estas 150 proponitaj filmoj envicigitaj por aprobo. Ni aprobas ilin iom post iom, ĉar ĉiuj estas malnovaj (ili aĝas inter kelkaj semajnoj kaj kelkaj jaroj) kaj multaj estas el samaj kanaloj. Ne tre taŭgus montri tro da malnovaj filmoj de la samaj kanaloj samtempe.
Kio estos Tubaro:
Por Tubaro ni havas kelkajn planojn: Baldaŭ ni ebligos registriĝon de uzantoj. Ni ne ankoraŭ faris tion, ĉar estas iomete tikle permesi anoniman uzadon kaj uzadon de ensalutintaj uzantoj samtempe, el vidpunkto de privateco kaj uzebleco. Ni komencis mezuri popularecon kaj furorecon (simila koncepto al “trending topic“), sen ankoraŭ montri la rezultojn publike. Ni prilaboras ankaŭ sistemon por enkategoriigi filmojn kaj rekomendi rilatajn filmojn. Ni planas ankaŭ iom aŭtomatigi la forigon kaj aprobon de filmoj.
Kiel vi vidas, tubaro vivas kaj aktivas. Baldaŭ vi vidos novaĵojn…