Kial nur YouTube estas subtenata de Tubaro?
Februaro 9, 2022
Kiel vi jam scias, Tubaro ne havas propran enhavon: Ni nur kolektas filmojn, kiuj jam ekzistas ĉe YouTube, kaj montras ilin ĉe Tubaro, en esperanta etoso.
Ekzistas kelkaj aliaj servoj similaj al Jutubo. Nuntempe, se iu provas proponi filmon el unu de tiaj platformoj en Tubaro, ri ricevas la mesaĝon “Malĝusta adreso! Nuntempe ni akceptas filmojn nur de YouTube. Ni planas subteni pli da platformoj baldaŭ.”
Tubaro celas plifaciligi la procedon de proponado por uzantoj, do kiam iu proponas filmon de YouTube, niaj programoj konektiĝas al la platformo per teĥnologio nomata API, kaj prenas la necesajn datumojn kiel titolon, priskribon, etikedojn ktp. pri la proponata filmo, do la uzanto ne devas enigi ilin ien permane.
Tiu faciligo tamen kreas malflekseblon, kiam temas pri aliaj video-servoj, ĉar ne ĉiuj tiuj servoj havas propran API, kaj kelkaj entute ne havas ĝin.
Do kion signifas tiu “Ni planas subteni pli da platformoj baldaŭ”? Iom post iom ni plibonigas partojn de Tubaro kaj aldonas novajn eblojn. Kaj ni jam menciis la planon subteni aliajn platformojn en aliaj blogafiŝoj. Do, la plano ja ekzistas, sed la kiamo de la realigo dependas de prioritatoj. Momente la kvanto de novaj filmoj en Jutubo estas sufiĉe alta por certi, ke oni ĉiam trovas novajn filmojn. Sed pri la aliaj platformoj, tio ankoraŭ ne veras. Ĉar ne multaj filmoj pri aŭ en Esperanto troviĝas ĉe ili.
Ni esperas tamen, ke tio ŝanĝiĝos baldaŭ, kaj ke Esperantaj filmetoj aperos pli ofte ĉe novaj, malfermaj, sencentraj platformoj kiel Odysee, PeerTube, DTube, ktp. Tiuokaze, estos bona okazo por pli alte atenti la planojn por aldoni novajn platformojn ĉe Tubaro.