Du semajnoj de Tubaro
Februaro 17, 2019
Du semajnoj de Tubaro:
Saluton, de antaŭ tempo mi volis skribi jenon, sed ĉiam estas alia afero, kiu malpermesas min sidiĝi kaj skribi trankvile.
Jam diskoniĝis tubaro, la unua subprojekto de aperu.net, kaj mi ŝatus kunhavi ion tiurilate.
Mi komenciĝu per la datumoj:
Unue, la una tago de la retejo (5a de februaro), estis tre bona: La retejo havis multe da vizitoj. La sekvantaj tagoj ni ne ricevis tiom da vizitoj, sed ĉio havas bonan parton, la spektaĵoj al la filmoj kreskis. Tio montras ke tubaro estas sufiĉe interesa, sed ne tre konata, miaopinie. Post la unua semajno, jam venas la dua, kiu stabiligas iomete la afero, kaj ĝi okazas senduban kreskon.

Dum ĉi tiuj tagoj ni aldonis kelkajn funkciojn, mi pensas ke la plej interesa estas la sekcio “laste diskutitaj”, kiu estas rapida maniero trovi la plej lastajn komentojn de tubaro.
Ni korektis ankaŭ kelkajn eraretojn kiuj ni trovis, sed ne malhelpis la bazan uzadon de la retejo.
Dum pasintaj tagoj multaj homoj montris erarojnm, demandis klarigojn pri la maniero kiel tubaro funkcias, proponis filmojn, plibonigojn…
Espereble ĉio estas respondita ĉi tie:
https://tubaro.aperu.net/pri-tubaro/
https://tubaro.aperu.net/oftaj-demandoj/
https://tubaro.aperu.net/privateco/
Kurioze, kelkaj homoj petis rekte per aliaj iloj ke ni aldonu iun filmon: Ni jam havas tiun ilon ene de la retejo, kiu funkcias per poŝtelefono kaj per komputilo: supre, dekstre, troviĝas ĝi.


Ni ne tuj aprobos ĉion, pro kelkaj kialoj, la plej grava kialo estas ke, kutime, oni sendis samtemtempe multajn malnovajn filmojn de sama kanalo, kaj aspektos strange ke ĉiuj afiŝojn en la ĉefpaĝo estus de la sama kanalo, aŭ malnovaj filmoj, sendepende de la mojoseco de tiuj filmoj. Tial, ni aprobos ĉiujn proponojn, kondiĉe ke ili estas en Esperanto, sed ne tuj.
Kiuj estos la sekvaj paŝoj?
Nia prioritato estas ke aperu.net estos la retejo kiun vi elektos por vidi ĉiujn novajn esperantaĵojn en interreto, kaj havi lokon por diskuti pri ili, komenti, en tute esperanta etoso, kie uzanto sentus sin komforta, sen devigi kreantojn ŝanĝi platformon. Kaj la ĉefa manko ŝajnas manko de uzantoj, do, laŭ la tempo pasos kaj la retejo evoluos, ni reordigu la prioritatojn.
Tubaro iom ĥaosas el la vidpunkto de apero de novaj afiŝoj: Aŭtomate trovitaj navaĵoj kune kun proponoj de malnovaj filmoj, kelkaj nerilataj filmoj aperas…
Por eviti tiun ĥaosan aspekton (kiu, cetere, laŭ tubaro progresos ne estos grava, ĉar restos malpli da filmoj por proponi, kaj ankaŭ homoj alkutimiĝos al la retejo, ni prilaboras kelkajn solvojn:
- Ni kreis la sekcion “plej freŝaj” (https://tubaro.aperu.net/?ord=temp_asx) kiuj ordigas la filmojn laŭ dato de originala apero en sia platformo.
- Ni planas roboton kiu aprobos la filmojn kun iu kriterio (se la kanalo estas jam sekvata, aperas en jutubo kiel esperanta filmo, eviti multajn filmojn de la sama kanalo samtempe…) do, tio pliliberigos nin por disvolvigi la retejon.