100€ por videofarantoj en Esperanto!
Oktobro 26, 2026
Kiel ni jam anoncis, ni fieras anonci la komencon de la unua konkurso-serio de Tubaro. La serio estos vere 3 aŭ 4 konkurseroj.
La unua konkursero komenciĝos la 9an de novembro, kaj daŭros ĝis la 19a de novembro (10 tagojn).
La tri plej popularaj afiŝoj ricevos 13, 8 kaj 5 eŭrojn. Sed aldone al tiuj tri premioj, aliaj tri afiŝoj ricevos preskaŭpremion de 1, 2 kaj 3 eŭroj. Poste ni klarigos la kialon por la nomo “preskaŭpremio”.
La dua konkursero komenciĝos la 20an de novembro kaj daŭros ĝis la 30a de novembro (denove, 10 tagoj), kun samaj premioj kaj preskaŭpremioj.
La tria konkursero okazos inter la 1a de decembro kaj la 10a de decembro, kun samaj premioj.
Ni uzis la vorton preskaŭpremio, ĉar la minimuma enspezita premio estos 5€. Tio signifas, se iu atingas unuan preskaŭpremion (3€) dum unu semajno, tiuj 3€ perdiĝos, sed se la sama kanalo atingas 5 eŭrojn dum la tri konkurseroj, la kanalestro povos enspezi la premion.
Ĝis tiam, minimume 78€ estos elspezitaj, kaj mankos maksimume 22€ por atingi la promesatajn 100€.
Tiam, komenciĝos 4a speciala konkursero. Por tiu speciala konkursero, ni uzos datumojn inter la 9a de novembro kaj 21a de decembro. La mono estos disdonita inter la tri plej popularaj de tiu periodo, proporcie al la 1a, 2a kaj 3a pozicioj (ekzemple, por 21€: 3.5 , 7 kaj 10.5€)
Eblaj demandoj:
Kiuj filmoj povos partopreni?
Ajna filmo kiu estas klare en Esperanto, kaj kiuj evidente celas esperantistojn kiel publikon. Tio signifas, ke alilingvaj propagandaj filmoj aŭ kursoj ne povos ricevi premiojn. Kompreneble, la filmoj devas esti spekteblaj libere tra Tubaro, minimume ĝis la 21a de decembro, alimaniere, ni rekalkulos ĉion kvazaŭ tiu filmo ne ekzistis. Aldone, “privataj filmoj”, alilingvaj filmoj, kursoj, ktp. estas ekskludataj.
Alikaze, ne gravas ĉu la filmo estas jam malnova, nek gravas pri kio ĝi temas, nek kiu tenknologio estas uzata por krei ĝin.
Kion mi faru por partopreni?
Nenion. Simple, se via filmo aperas en Tubaro, kaj tiu filmo respektas la regulojn antaŭe menciitaj, ni enkalkulos ĝin en la konkurson.
Kion mi faru por plipopularigi afiŝon kun mia filmeto?
Plusendu la Tubaran ligilon al ĝi al homoj por ke ili spektu ĝin. Ankaŭ laŭvole instigu ilin por ŝati, komenti pri ĝi, kaj eble ankaŭ re-diskonigi ĝin siavice. Momente, kiel oni povas vidi en la monataj resumoj, 10 aŭ 15 spektoj sufiĉas por esti inter la plej popularaj de la monato, sed dum la pasintaj konkursoj tiuj kvanto iom plialtiĝas.
Kiel la populareco estos mezurata?
Ni jam publikigis pri kiel ni mezuras ĝin ĉe https://aperu.net/blogo/kiel-ni-mezuras-popularecon/. Sed escence, ĝi estas miksaĵo de spektoj, kvanto de spektintoj, kvanto de ŝatoj, malŝatoj, komentoj, kaj tiaj faktoroj. Ĝis nun, kaj dum la antaŭaj konkursoj ĝi funkciis sufiĉe bone.
Kiom da premioj mi povas ricevi?
Dum la sama konkursero, nur unu afiŝo de la sama kanalo ricevos premion, por ke pli da homoj povos ricevi premiojn. Tamen, la sama afiŝo povos ricevi premiojn dum malsamaj konkurseroj. Ĉiuokaze, estos malfacile konvinki multajn homojn spekti la saman filmon kelkfoje dum monato.
Atentu, ke filmoj faritaj de malsamaj individuoj, sed el la sama kanalo, estos konsideritaj kiel nur unu ricevonto (ekzplemple, kantoj de Vinilkosmo). Aldone, filmoj faritaj de la sama individuo, sed el du malsamaj kanaloj estos konsiderataj kiel malsamaj ricevontoj.
Kiel mi ricevos la monon?
Ni pagos per ekvivalenta kvanto de bitmono (Bitcoin), ni uzos la kurzon de https://coinmarketcap.com/converter/ je la komenco de la konkurso (9a de novembro). Dum ekzistas privataj entreprenoj kiel Paypal, buymeacoffee, patreon, boosty, ktp, ni ne volas devigi iun ajn ensaluti tien, do bitmono ŝajnas sufiĉe neŭtrala platformo. Jen instrukcioj en esperanto por krei bitmonujon: https://aperu.net/blogo/kiel-krei-konton-de-bitcoin/
Kiam mi ricevos la bitmonon?
Kelkajn tagojn post la 21a de decembro; kiam ni havos bitmonujajn adresojn de ĉiuj venkintoj. Tiuj el la ricevontoj kiuj ne havas bitmonujon, estos forviŝitaj el la konkurseroj, kaj ĉio estos rekalkulita.
Kion vi celas pri tiu ĉi konkurso?
Kompreneble, oni povas kritiki, ke populareco ne nepre certigas ke la plej bonaj filmoj venkos. Dum tio veras, ni esperas, ke la plej bonaj kaj interesaj filmoj estos diskonigitaj de pli da homoj, kaj tiel, altkvalitaĵoj havos pli altajn ŝancojn ricevi premiojn, kaj longdaŭre ni pretas por fari similajn konkursojn pli ofte, eĉ, ideale, konstante.
La anonco parolis pri 500€. Kie estas la ceteraj 400€?
Ni faros pliajn similajn konkursojn depende de la sukceso kaj komentoj de tiu ĉi konkurso. Tamen ni alĝustigos daŭron, premiojn kaj aliajn faktorojn laŭe.