Plej popularaj eroj
Ekde la decembro 2023 ĝis la novembro 2025, la ĉefpaĝo de Aperu! montris liston de lastatempe aktivaj afiŝoj ĉe Tubaro. Tio estis portempa trajto, kiel ni menciis antaŭe. Kaj nun, vi povas vidi la plej “popularajn” afiŝojn ĉe Tubaro. la “populareco” estas decidita de speciala, ame kaj pene-kreita kaj provita algoritmo kiu kalkulas laŭ multaj faktoroj, kiuj afiŝoj estas plej popularaj dum specifaj periodoj lastatempe.
La paĝo montras liston, kun kelkaj eroj markitaj per medaloj: Oraj, Arĝentaj kaj Bronzaj.
- La Ore-markitaj afiŝoj estas tiuj, kiuj estis daŭre popularaj dum la pasintaj semajnoj, do ili restis popularaj plej longe.
- La Arĝente-markitaj afiŝoj estas tiuj, kiuj estis popularaj dum la pasintaj tagoj, kaj finfine,
- La Bronze-markitaj estas tiuj, kiuj estis popularaj dum la pasintaj horoj.
- La ne-markitaj afiŝoj kiuj aperas en tiu listo, estas afiŝoj kiuj estis lastatempe aktivaj (ili ricevis viziton kaj reagon de vizitantoj pli ol la aliaj)