YouTube kompare kun Tubaro
Februaro 20, 2019
En ĉi tiu artikolo ni parolos pri la malsamaĵoj inter YouTube (Jutubo esperante) kaj Tubaro, iomete pli ampleksa ol ĝi aperas en niaj oftaj demandoj.
La unua kaj ĉefa malsama eco: Jutubo estas spaco por filmetoj, dum tubaro estas filmokolekto. Tio signifas ke la filmoj estas en jutubo, kaj vi povas elekti spektadon rekte per Jutubo aŭ spekti saman Filmon tra tubaro.
Do, kial ne elekti la originalan fonton?
Kompreneble, vi rajtas fari tiun demandon, kaj ĉi tie ni donos respondon pli longan ol ni faris en oftaj demandoj. Unue ni faru komparon pri la du retejoj:
- Por kreantoj:
- Estas vere ne multe da ŝanĝo por kreantoj. Se vi volas aperi ĉe Jutubo, simple faru kiel antaŭe. Tamen vi povas plifaciligi al niaj robotoj sian taskon, per aldono de ĉefvorto #esperanto. Se via kanalo jam estas sekvata de Tubaro, eĉ tio ne necesas. Nuntempe Tubaro kolektas filmojn el Jutubo. Aliaj platformoj estos subtenataj, sed momente nia ĉefa zorgo estas plibonigi la uzeblecon de la retejo.
- Por spektantoj:
- Tubaro estas en Esperanto. Ĝi estas farita de parolantoj de Esperanto, por parolantoj de Esperanto. Jutubo, kompare, estas pli ĝenerala servo.
- Se vi sekvas iun kanalon jutube, Jutubo sciigas vin pri nova filmo, se vi estas aliĝinta kaj ensalutinta. Tubaro sekvas pli ol 60 esperantajn kanalojn. Cetere, ni aktive serĉas kaj aldonas novajn kanalojn al tiu listo por vi. En Tubaro ne necesas aliĝi aŭ ensaluti: ĉiuj novaj filmoj aperos aŭtomate por vi, se vi abonas al la RSS-fluo. Tamen, indas mencii, ke pro teĥnikaj kialoj, novaj filmoj povas aperi eĉ 8 horojn post alŝuto ĉe Jutubo.
- Tubaro enhavas nur esperantajn kaj pri-esperantajn filmoj. Tio siginfas, kiam vi serĉas la vorton “muziko” en Tubaro, ne aperos rezultoj en la turka (müzik) nek en aliaj lingvoj kie la vorto skribiĝas simile. Kompare, Jutubo serĉas tra grandega datumbazo, kaj dum ĝia artefarita inteligenteco tre bonas, ĝi estas bazita sur via historio. Do, plej eble la proponoj de Jutubo estos bazitaj sur tiuj filmoj, kiujn vi spektis antaŭe. Tubaro, kontraŭe, trovas filmojn bazite sur la serĉovorto kaj la enhavo de tiuj filmoj mem.
- Pri komentado: Se vi volas komuniki rekte kun iu jutubisto, plej taŭga maniero estus komenti rekte en Jutubo, ĉar tiel la jutubisto ricevos averton kaj eble ri decidos respondi al vi. Tamen, por tio necesas ensaluti. Kontraŭe, Tubaro permesas al neensalutintoj komenti (fakte, nuntempe tio estas la sola maniero komenti). Dum ne estos problemo pri spamo kaj malrespekto, ni laboros plej efektive por permesi anonimajn komentojn. Kreantoj estas bonvenaj aktive partopreni ĉe Tubaro. Jutubo permesas al Jutubistoj malebligi la komentojn, do, kelkfoje povas okazi ke vi trovas filmojn sen eblo komenti. Tubaro neniam malebligos la komenteblon.
Do, estas kelkaj kialoj por partopreni en Tubaro:
- Esperanta etoso
- Tute uzebla sen ensaluto
- Respektado al privateco
Kaj ankaŭ por ne fari tion:
- En Jutubo komuniko kun la kreanto povas esti pli rapida
- La kreanto ricevas sciigon pri viaj komentoj
Via estas la informo, via estas la decido.
Eta resumo de la malsamaj ecoj de la nova tubaro, kompare al jutubo, el kelkaj vidpunktoj