La unua publika konkurso de Aperu!
Julio 31, 2025
Jen la unua publika konkurso de Aperu, finfine! 🙂 Ĉi tiu estas la unua konkurso, kaj ĝi estas eksperimenta provo, por ke ni lernu kiel fari tion pli bone. La reguloj kaj la detaloj povas ŝanĝiĝi en la venontaj konkursoj.
Do, jen la reguloj kaj kondiĉoj por la unua konkurso:
-
La konkurso komenciĝos je la 11a aŭgusto 2025 kaj finiĝos je la 17a aŭgusto 2025. Esperantaj filmetoj kiuj aperos ĉe Tubaro dum tiu periodo aŭtomate partoprenos en la konkurso.
-
Aktiveco (spektoj, komentoj, ŝatoj, ktp) estos uzataj por kalkuli la popularecon de filmoj laŭ nia speciala algoritmo. Ajna aktiveco antaŭa aŭ post tiu periodo ne estos enkalkulita en ĉi tiu konkurso.
-
Nur filmetoj en Esperanto kiuj troviĝas kaj videblas en Tubaro partoprenos defaŭlte. Alilingvaj filmetoj, eĉ se rilataj al Esperanto, ne ricevos premion, sed nur publikan agnoskon.
-
Ricevos premiojn la 3 plej popularaj filmetoj de la semajno, sendepende de la temo, kvalito, longeco, ktp. La sola kondiĉo estas, ke la filmo devas esti en Esperanto.
-
La premioj estos disdonataj al venkontaj kanalestroj per unusola Bitmona transakcio laŭ la prezo de la 15a de decembro je 00:00 laŭ la konvertilo ĉe coinmarketcap.com.
-
La plej populara filmeto ricevos 25 eŭrojn.
-
Estos la 2a kaj la 3a premio 15 eŭroj kaj 10 eŭroj respektive.
-
Por certi pri la ricevado de la premio kaj eviti trompon, ni petas, ke la kanalestro skribu sian Bitmonan adreson en la priskribon de sia Jutuba kanalo aŭ en la priskribon de unu el siaj lastaj filmoj, aŭ sendu mesaĝon al admin@aperu.net por interkonsenti. Ĉiuj komunikoj okazu en Esperanto.
-
Kaze ke unu semajnon post la anonco de la premio ni ne kapablos kontakti iun venkintan kanalestron, aŭ la kanalestro eksplicite rifuzos premion pro ajna kialo, la premio iros al sekvaj partoprenantoj, do ĉiam estos 3 premiitaj aŭtoroj.
-
Se 2 aŭ 3 el la plej popularaj filmetoj estas de la sama Jutuba kanalo, nur unu filmeto de tiu kanalo ricevos premion, kaj la 4a aŭ 5a plej popularaj filmetoj ricevos la premion.
-
La premiitoj estos la solaj respondeculoj, se ili devas pagi ian imposton pro la premio.