Rezultoj de la unua konkurso de aperu
Aŭgusto 18, 2025
Saluton, ĉi tiu artikolo estas nur rapidaĵo montri la rezulton de ĉi tiu konkurso. Baldaŭ ni publikigos artikolojn klarigantajn kiel ni kalkulas popularecon, kaj kun pli profunda analizo de ĉi tiu konkukrso:
Do, ek al la rezultoj:
- Venkis Unua Universa Kongreso de Esperanto, de Esperantaj Filmetoj, kun 108 spektintoj, kaj 132 spektoj. Ĝi gajnos 25€. Do, proksimume 0.23€/spektinto aŭ 0.19€/spekto
- Dua pozicio, por KVATRO, LA VENEZUELA GITARO, de Jezer en Esperanto kun 15 spektintoj kiuj spektis 81 fojojn la filmon. Ĝi gajnos 15€. Denove, 1€/spektinto aŭ 0.16€/spekto
- Kaj 3a pozicio, por “Lua, lua, lua, lua” (Caetano Veloso) en Esperanto, de Brazila Muziko, spektita 118 fojojn de 12 spektintoj. Ĝi gajnos 10€. 0.833€/spektinto aŭ iom pli ol 0.08€/spekto
Populareco ne nur kalkulas spektojn, sed ankaŭ spektintoj, kaj aliaj parametroj por mezuri la “bonecon” de la spektaĵo, kiel kvanto da komentoj, da komentintoj, ŝatoj, ĉu la spektinto vizitis aliajn filmojn aŭ nur spektis kaj foriris… Sed tiu klarigo estas por venontaj blogaĵoj. Kiel dirite antaŭe, ni informos ankaŭ pri kelkaj konkludoj. Estas
Kiel kuriozaĵoj: 182 filmoj ricevis iun spekton dum la konkurso (dum julio estis 356, do ŝajnas ke la konkurso helpis ne nur al venkintoj), kaj 677 spektoj entute (688 dum julio).
Momente, ni gratulas la venkintojn kaj komencos interkonsenton por la bitcoinan adreson