Dua publika konkurso de aperu!
Septembro 21, 2025
Post la unua konkurso, pubikigo de venkintoj kaj analizo de la rezulto, tempo estas por fari novan konkurson.
Resume: La sola ŝanĝo estas eta modifo de la algoritmo por kalkuli popularecon.
Do, jen la reguloj kaj kondiĉoj por la dua konkurso:
-
La konkurso komenciĝos je la 29a septembro 2025 kaj finiĝos je la 5a oktobro 2025. Esperantaj filmetoj kiuj videblos ĉe Tubaro dum tiu periodo aŭtomate partoprenos en la konkurso.
-
Aktiveco (spektoj, komentoj, ŝatoj, ktp) estos uzataj por kalkuli la popularecon de filmoj laŭ nia speciala algoritmo. Ajna aktiveco antaŭa aŭ post tiu periodo ne estos enkalkulita en ĉi tiu konkurso. Ni uzos nur datumojn kolektitajn de tubaro. Datumoj el youtube ne estos uzataj por mezuri popularecon.
-
Nur filmetoj en Esperanto kiuj troviĝas kaj videblas en Tubaro partoprenos defaŭlte. Alilingvaj filmetoj, eĉ se rilataj al Esperanto, ne ricevos premion, sed nur publikan agnoskon.
-
Ricevos premiojn la 3 plej popularaj filmetoj de la semajno, sendepende de la temo, kvalito, longeco, ktp. La sola kondiĉo estas, ke la filmo devas esti en Esperanto.
-
La premioj estos disdonataj al venkontaj kanalestroj per unusola Bitmona transakcio laŭ la prezo de la 5a de oktobro je 00:00 laŭ la konvertilo ĉe coinmarketcap.com.
-
La plej populara filmeto ricevos ekvivanton al 25 eŭroj.
-
Estos la 2a kaj la 3a premio ricevos ekvivalenton al 15 eŭroj kaj 10 eŭroj respektive.
- Komisionoj por la transkacio estos prenitaj el la premioj.
-
Por certi pri la ricevado de la premio kaj eviti trompon, ni petas, ke la kanalestro skribu sian Bitmonan adreson en la priskribon de sia Jutuba kanalo aŭ en la priskribon de unu el siaj lastaj filmoj, aŭ sendu mesaĝon al admin@aperu.net por interkonsenti. Ĉiuj komunikoj okazu en Esperanto.
-
Kaze ke unu semajnon post la anonco de la premio kanalestro ne donos bitmonan adreson al ni, aŭ la kanalestro eksplicite rifuzos premion pro ajna kialo, la premio iros al sekvaj partoprenantoj, do ĉiam estos 3 premiitaj aŭtoroj.
-
Se kanalestro decidus donaci sian premion al alia homo aŭ organizo, estas respondeco de la kanalestro informi nin pri la bitmona adreso de la recevonto.
-
Se 2 aŭ 3 el la plej popularaj filmetoj estas de la sama Jutuba kanalo, nur unu filmeto de tiu kanalo ricevos premion, kaj la 4a aŭ 5a plej popularaj filmetoj ricevos la premion.
-
La premiitoj estos la solaj respondeculoj, se ili devas pagi ian imposton pro la premio.
Kelkaj klarigoj:
- La sola vera ŝanĝo kompare al la unua konkurso estas la algoritmo por kalkuli popularecon (Ni pretigas artikolon por klarigi kiel populareco estas mezurata, sed ankoraŭ tro fruas por diskonigi ĝin). Nun la kvanto de malsamaj spektintoj estas iom pli grava, dum ni iom malpligravigis la brutan kvanton da spektaĵoj.
- Alia ŝanĝo estas la normo Se kanalestro decidus donaci sian premion al alia homo aŭ organizo, estas respondeco de la kanalestro informi nin pri la bitmona adreso de la ricevonto. Tion ni faras ĉar se, ekzemple, daŭras 4 tagoj kontakti kanalestron, por ke fine la premio estos donacita al alia organizo, ni havos nur 3 tagoj por interkonsento kun la organizo. En esperanta estoso, kun malsama horzonoj, tio povas esti ne sufiĉe tempo por interkonsento. Postmeti la sendadon de la bitmono ne estas taŭge por aliaj venkinktoj, kaj ankaŭ sendi la bitmonon en malsamaj transkcioj estas pli kosta (tio estas teĥnikaĵo pri bitcoin).
- Aperis ankaŭ Komisionoj por la transkacio estos prenitaj el la premioj. Tio ne estis klarigita en la unua konkurso. Dum unua konkurso, estis neniu problemo tiurilate, sed indas klarigi tion. Ni jam diris dekomence, ke ĉi tio estas provo por estontece fari la konkursojn pli ofte, kun pli da premioj, kaj ankaŭ pli altaj premioj.
- Aperis la eksplicita klarigo Ni uzos nur datumojn kolektitajn de tubaro. Datumoj el youtube ne estos uzataj por mezuri popularecon.
Tio, rilate al la normoj, nun, kelkaj aliaj klarigoj rilate al la filmoj.
Demandoj kaj respondoj
Kion oni devas fari por partopreni?
Ĉi tiu konkurso postulas neniun specialan kreaĵon. Ni mezuras popularecon de ĉiuj afiŝoj en tubaro.aperu.net, kaj diskonigas liston de plej popularaj afiŝoj. La sola agado estas efika diskonigo de la tubaraj afiŝoj.
Kiuj filmoj povas partopreni?
Ni mezuras popularecon de ĉiuj filmoj kiujn troviĝas en tubaro . Ne gravas ĉu la filmo esta nova, malnova, interesa, malinteresa, ne gravas la kvalito, nek la temo…. gravas nur ke la filmo aperos antaŭ la 5a de oktobro de 2025, por ke ĝi estos enkalkulita. Espereble, afiŝoj kiuj enhavas bonajn, interesajn, altkvalitajn filmojn estos pli popularaj.
Eĉ populareco de afiŝoj kiuj gajnis premion en anataŭa konkurso estos mezurita denove (sed ŝajnas malfacile ke ĝi atingos tiom da spekaĵoj kaj spektintoj, ĉar multaj homoj jam spektis ĝin).
Kiel klarigite en la reguloj, nur afiŝoj en Esperanto povos ricevi premion. Estas multaj kazoj kiuj povas esti ambiguaj, kiel dulingvaj filmoj, kursoj pri Esperanto en aliaj lingvoj, kursoj pri lingvoj en Esperanto… Se tia filmo estas inter la plej popularaj, ni solvos des pli bone, kaj plikonkretigos tiun normon.
Kiel atingi popularecon?
Unu el la celoj de tia ĉi konkurso estas plibonigo de nia algoritmo pri populareco. Sed ni povas dir kiaj ecoj havas popularajn afiŝojn, inter ili:
multaj spektoj, spektintoj, komentoj, komentintoj, multaj ŝatoj, malmultaj malŝatoj…
Sed, aldone al tio, tro da spektoj kompare al kvanto da spektintoj estas indikilo de artefarita provo de kresko, kaj tio estas parto de la plibonigo de nia procedo por kalkuli popularecon.
Ofta vizito al aperu.net, kaj al nia telegrama kanalo povas helpi diveni la plej popularajn afiŝojn, sed tio utilas nur por informo, kaj kompare al la definitiva listo, rezulto povas varii iomete.
Kompreneble, ni feliĉos klarigi ajnan dubon en lakomentoj, aŭ akcepti proponojn por venontaj konkursoj.