Plej popularaj afiŝoj de Aŭgusto 2026
Septembro 4, 2026
Jen listo de plej popularaj afiŝoj dum pasinta julio
- Lola Carmesí – Paŝo Post Paŝo | Esperanto Originala Kanto spektita 14 fojojn de 14 malsamaj homoj
- Esperanto — Lola Carmesí | Flamenco Pop en Esperanto (Unu koro, unu kanto), kun 15 spektoj el 12 spektintoj
- Du Flankoj, Du Landoj – A Kick The Ladder Film (#KTL25B) 8 spejtoj kaj 8 spektintoj
- Enketilo por junaj francoj kiuj parolas Esperanton #Esperanto #conlang #learnesperanto 12 kaj 12
- Anonco de la gajnintoj de la kvina Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5) 8 spektoj, de 7
- Kiam infano devas aŭdi “ne”? , 9 spektoj el 9 homoj
- Ho, mia kor’ spektita 7 fojoj, de 6 homoj
- La Insulo de Amikeco 7 kaj 6
- Kio Estas Amo? 10 soektoj el 8 homoj
- Ĉu hundoj legas niajn vizaĝojn? 7 spektoj el 6 homoj
Denove 3 filmoj faritaj per Artefarita Intelekto, kaj unuafoje, la 2 plej popularaj afiŝoj estas el sama kanalo. Unua kaj dua filmoj povas ŝajni surprezaj, sed la diferenco estas ke “Paŝo post paŝo” ricevis komenton, dum neniu komentis en “Unu koro, unu kanto”. Ankaŭ tria kaj kvara pozicioj povas esti surprizaj, sed ĉi-foje, la gravaj diferencoj estas ke “enketilo” ricevis nur 1 ŝaton, dum “unu koro” estis pli ŝatita.
Parenteze, dum pasintaj semajnoj estis problemo en la servilo, kaj la aŭtomataj serĉadoj kaj ĝisdatigoj ne bone funkciis, kaj ĉiuj novaj filmoj estis permane proponitaj de uzantoj, do multaj filmoj ne aŭtomate aperis. Tio estas solvita, kaj tial aperis centoj da afiŝoj samtempe. La bona parto de tio estas ke la malbonaj rezultoj de julio (319 spektoj entute, dividitaj inter 152 afiŝoj) estis nur portempa, kaj dum aŭgusto, tubaro donis 854 spektojn al 515 afiŝoj. Rekomendoj de tubaro estis sekvataj 790 fojojn.