Kiel ni mezuras popularecon
Aprilo 7, 2026
Finfine, post multaj malnetoj, mi klarigas tion ĉi, publike. Mi pardonpetas pro la malfruon, kaj se io ne bone estas klarigita.
Unue, ĉi tiu artikolo ne estas teĥkina, ĝi celas nur komprenigi la bazajn ecojn.
Kiujn ecojn devus havi popularaj filmoj? Ĉefe, ĝi devas esti spektita multfoje, de multaj homoj. Malrekte, tio supozigas ke plej popularaj filmoj devus ricevi pli da ŝatoj, pli da komentoj, ankaŭ pli da komentintoj, aliaj filmoj estos spektitaj danke al rekomendoj, kaj pli da homoj diskonigos ĝin.
Do, nia kalkulo funkcias jene:
- Ju pli da spektoj, des pli popularecaj poentoj
- Ju pli da spektintoj, des pli popularecaj poentoj
- Ju pli da komentoj, des pli popularecaj poentoj
- Ju pli da komentintoj, des pli popularecaj poentoj
- Ju pli da ŝatoj, des pli popularecaj poentoj
- Ju pli da malŝatoj, des malpli popularecaj poentoj
- Ju pli da “referencoj”, des pli da popularecaj poentoj (“referenco” estas ke homo sekvas ligilojn de proponitaj filmoj)
- Ju pli da diskonigoj, des pli da popularecaj poentoj (“diskonigo” okazas kiam homo klakas butonon por kunhavigi filmon)
Aldone al tio, ni uzas kelkajn statistikajn kalkulojn, por eviti misuzon. Ekzemple, filmo kun tro da spektoj kompare al spektintoj, povas esti indico ke ĝi estas tre bona filmo, ĉar homoj kiuj konas ĝin spektis ĝin kelkfoje. Sed la situacio povas esti ke malmultaj homoj spektadas ĝin por atingi popularecon (kaj eble trompe, premiojn, se estas la situacio). Tial necesas kelkaj kalkuloj por scii pri la “taŭga” rilato inter spektoj kaj spektinoj, ekzemple. Aliaj situacioj povas esti filmoj kun multe da spektoj sed malmultaj ŝatoj, komentoj, diskonigoj, ktp. Tio povas esti indico ke la filmo estas tre bone diskonigita, sed malinteresa. Bedaŭrinde tro da ŝatoj, tro da komentoj por malmultaj spektoj.. povas indiki ke homoj jam konas ĝin, aŭ ke homoj celas trompi la algoritmon por atingi popularecon. Tial, ni konsideras same malbone por atinig popularecon havi, kompare al aliaj afiŝoj, tro da ŝatoj, aŭ maltro da ŝatoj.
Estas dekoj kaj eble centoj da interpretoj kaj komprenoj pri la signifo havi “mal/tro da io” kaj kiel ĝi devus afekti al iu ordigita listo, sed resume, ni povas diri ke ni mezuras popularecon kalkulante pozitive kelkajn ecoj, malpozitive aliajn, kaj por aliaj parametroj, ni uzas normalecon kiel pozitivan econ.
Espereble, baldaŭ ni publikigos pli matematikan artikolon, kiu certe helpos kelkajn uzantojn.