Statistikoj pri pasinta konkurso
Septembro 7, 2025
Jam pasis sufiĉan tempon post la fino de la konkurso, kaj indas analizi ĉu ĝi efikis, ĉu indas refari ĝin… (kiel angloparolantoj diras: “Spoiler alert! Jes”).
Jen la semajna analizo:
| spektoj | spektintoj | spektitaj afiŝoj | referencoj | |
| 2025-06-30 | 154 | 58 | 101 | 111 |
| 2025-07-07 | 187 | 68 | 112 | 123 |
| 2025-07-14 | 164 | 52 | 90 | 89 |
| 2025-07-21 | 144 | 60 | 85 | 97 |
| 2025-07-28 | 179 | 50 | 107 | 83 |
| 2025-08-04 | 212 | 81 | 102 | 145 |
| 2025-08-11 | 677 | 221 | 179 | 295 |
| 2025-08-18 | 307 | 125 | 154 | 198 |
| 2025-08-25 | 261 | 95 | 140 | 145 |
La unua kolumno estas la tago de ĉiu lundo, kiun ni uzos kiel referencon. Eta rememorigo, la konkurso komenciĝis la 11an de aŭgusto, kaj la anonco okazis la 31an de julio.
Tial la semajno de la konkurso estas en grasa tipo, kaj la semajno kiam la anonco okazis estas brunkolora.
Kion signifas la kolumojn? Ili havas sufiĉe klaran signifon, sed iel ajn, ja indas klarigi kelkajn aferojn
- Spektoj: Kiom da fojoj oni spektis filmon ene de afiŝo. Se sama homo spektas ĝin multfoje, tio aperos en la kalkulo. Tiu multobla spektado povas okazi pro klekaj kialoj: Homo tre ŝatas la filmon (tio pli sencas en muziko, ekzemple), homo montras ĝin al kelkaj amikoj, aŭ eĉ homo volas popularigi iun filmon.
- Spektintoj: Kiom da homo spektis almenaŭ 1 filmon. Se homo eniras en tubaro kaj spektas 5 filmojn ĉi tie, spektoj kreskos 5, dum estos nur 1 spektinto. Aŭ se kutima vizitanto vizitas la retejon ĉiutage, ĝi estos kalkulita kiel nur 1 spektinto. Tial la kvanto da spektoj ĉiam pli altas ol kvanto da spektintoj.
- Spektitaj afiŝoj: Kiom da filmoj enmetitaj en tubara afiŝo estis spektita almenaŭ 1 foje dum la kalkulta periodo.
- Referencoj: Tubaro havas siajn proprajn rekomendoj. Referencoj estas la kvanto ke homoj sekvis rilatan filmon. Tio utilas por montri la “kvaliton de vizito”. Tio estas uzita por mezuri la kroman efikon de tubaro.
Do, eta analizo:
- Antaŭ la anonco: La situacio estis pli-malpli konstanta.
- Post la anonco: spektoj kaj spektintoj kreskis, ja rimarkinde, sed ne estis eksterordinara kresko. La kresko de spektitaj afiŝoj estis apenaŭ rimarkinda, dum referencoj kreskis videble.
- Dum la konkurso: Videbla, rimarkinda, kaj eĉ mirinda kreskado en ĉiuj parametroj.
- Post la konkurso: Ekzakte pro tiu ĉi mezuro ni atendis por publikigi la analizon. Kiel atendeble, ĉiuj mezuroj malpliatiĝis kompare al la semajno de la konkurso, la bona parto estas ke ĉiuj parametroj videble pli altaj ol la normaleco antaŭ la konkurso kaj la anonco, eĉ pli altaj ol dum la periodo ĵus antaŭ la konkurso, sed dum la anonco estis videbla.
Datumoj estas supre, por ke iu ajn povos fari ajnan deziratan kalkulon spektoj/spektintoj, spektitaj_afiŝoj/spektintoj, referencoj/spektoj…
Kaj pro tio ke unu bildo pli valoras ol mil vortoj, jen grafikaĵo:

Estas aliaj parametroj kiujn ni mezuras, kiel ŝatoj, komentoj, kiujn kompreneble oni povas uzi por analizi kaj preni multajn konkludojn… sed la celo de ĉi tiu blogaĵo ne estas saturi per datumoj 😉
Kiel komentite en la komenco de la artikoleto, bonega rezulto, kaj certe ripetinda iniciato. Baldaŭ ni publikigos la normojn por venonta konkurso.