Tubaro estas libera!
Decembro 21, 2023
Jes, post multaj “ni planas liberigi la kodon baldaŭ”, jen la deponejoj enhavantaj la programan kodon de Tubaro ĉe Codeberg.
Ni elektis Codeberg anstataŭ la plej famajn kaj kutimajn Gitlab aŭ GitHub, ĉar Codeberg estas pensita por Libera Programaro, pri kiu estas ne multo por diri, por tiuj kiuj jam konas ĝin. Ankaŭ, laŭ nia scio, Codeberg respektas privatecon de siaj uzantoj pli multe ol la aliaj.
Onidiras, ke eble, alia, sekreta kialeto por tio, verŝajne, ebbble, povas esti, ke Codeberg estas bazita sur la git-programo Forĝejo, kiu havas Esperantan nomon… (kaj estu honesta: kiun Esperantiston tio ne igus atingi la pinton de sia verd-plezuriĝo? 😉)
Kial tiel malfrue, kial nun?
Ĉiam estas multaj kialoj por io ajn, sed oni devas koncentriĝi pri la gravaj kialoj. Kaj pri tiu ĉi temo, la ĉefa kialo estas ke ĉiam estis etaj ŝanĝoj pli urĝaj ol la liberigo, kio mem bezonis prepariĝon, kiel purigi la kodon.
Kion tio signifas por mi?
Se vi estas programisto, vi jam devas scii 😉 Tamen, kaze ke vi estas normala uzanto, jen rapida klarigo:
La publika aliro al la kodo permesos, ke homoj elŝutu ĝin, kaj faru klonojn de la retejo, kiuj estus esence la sama programo kaj strukturo, sed alia enhavo. Ekzemple, imagu Tubaro-similan projekton pri aliaj planitaj lingvoj kiel Ido, Volapük aŭ tokipona. Aŭ fari similan retejon pri specifaj temoj, ekzemple por kolekti kaj prezenti nur filmojn pri videoludoj en Esperanto.
Se vi ne kapablas fari tiujn ŝanĝojn, vi povas peti (aŭ pagi) teĥnikulon fari tion.
Kion enhavas la kodo?
Laŭ la nuntempa strukturo (kiu povas ŝanĝiĝi poste), la kodo enhavas du programojn por funkciigi retejon kiel Tubaro. Ambaŭ tiuj programoj estas aldonaĵoj por la platformo WordPress, bazita sur kiu Tubaro funkcias. La programoj nomiĝas Spektejo, kaj la Programaro por Spektejo. Ambaŭ estas eldonitaj laŭ la permesilo GPL versio 2 aŭ pli nova. Eblos, ke la permesilo baldaŭ ŝanĝiĝos al AGPL versio 3, sed ni ankoraŭ ne findecidis pri tio.
Spektejo estas “etoso” por WordPress. Esence, ĝi enhavas paĝoŝablonojn por esperanta filmokolekta retejo, ekzemplo de kiu estas Tubaro. Spektejo tamen postulas helpan programaron por sian bazan funkciadon. Tiu programaro estas Programaro por Spektejo! (Ni scias, ni ne estas la plej kreemaj homoj pri nomoj).
Programaro por Spektejo, kiel la nomo indikas, estas aro de programaj funkcioj kaj aldonaj, eksteraj helpaj programoj, kiuj necesas por la baza funkcio de tia retejo. La funkcioj temas pri difini la datumostrukturon por filmoj, kanaloj, kategorioj, faciligaj trajtoj por uzantoj (raportoj, proponoj, komentado, ktp) kaj administriloj.
Kio ne estas publika?
Ni liberigas la kodon de la programo, klarigita supre, sed ne la enhavon de la retejo, ekzemple la datumojn generitajn aŭ kolektitajn de Tubaro aŭ de siaj uzantoj. Tiuj partoj, kiujn ni ne diskonigas estas la datumbazo, kiu enhavas datumojn pri la filmoj, la kategorioj, komentoj kaj aliaj similaj enhaveroj.
Kio venos post tio?
La publikigita kodo enhavas la kodon de la retejo mem, sed ankoraŭ ne la skripton (“roboton”) kiu kolektas datumojn pri filmoj de jutubo. La kodo por tiu roboto baldaŭ estos publikigita, kune kun instrukcioj kiel krei similajn robotojn por aliaj platformoj. Antaŭ ol tio, tamen, ni bezonos decidi pri ia interfaco por komunikado inter tiaj datumokolektaj robotoj kaj Tubaro, ekzemple datumoformatoj, ktp. Ni bezonos fari kelkajn ŝanĝojn en la jutuba roboto, kaj en la kodo de Tubaro mem, por ke ili mem funkciu en kongrua maniero rilate al tia interfaco.
Aldone al tio, ni planas verki kaj publikigi dokumentaĵon pri la kodo ĉe la Vikio de la deponejoj ĉe Codeberg. Ni sciigos vin, kiam ni faros tion.
Per tio, ni celas instigi vin, se vi estas programisto, krei aldonaĵojn por Tubaro, kiuj helpos ĝin komuniki kun novaj liberaj platformoj por kunhavigi videaĵojn. Bona ekzemplo de tia platformo estas Peertube, kiu havas polurajn diversajn servilojn, en kiuj aperos pli da Esperanta enhavo baldaŭ, ni esperas.
* Eta rimarko: Kelkaj el la ligitaj paĝoj ne estas en Esperanto, aŭ ne estas plene tradukitaj en Esperanto.