Statistiko de Tubaro (ĝis Marto 2021)
Aprilo 4, 2021
En decembro de 2017 ni faris la unuajn provojn de Tubaro. En februaro de 2019, ni prezentis ĝin publike, konsiderinte ke Tubaro estis sufiĉe matura por ke homoj ekkonu ĝin.
Pasis jam 2 jaroj de tiam, kaj indas montri kiel la afero progresas.
Unue, ni pardonpetas se tiu ĉi artikolo ŝajnas pli teĥnika ol kutime. Tamen ne facilas paroli pri statistiko sen montri, el kie ni prenis la datumojn.
La ĉefaj kondiĉoj, kiujn ni metis por Tubaro, estas, ke ni volas esti pli respektemaj rilate al datumoj de uzantoj. Tio signifas, ke ni konservas neniun datumon, kiun oni povas konsideri privatan. (Tubaro uzas Vortpreson kune kun niaj specialaj agordoj kaj aldonaĵoj tiel, ke ĝi konservas neniun privatan datumon de uzantoj). Tio iom malfaciligas la analizon de datumoj, sed estas alternativoj por tio. Ni uzas la datumojn, kiuj nia servilo provizas, ĉefe per 2 liberkodaj softvaroj: Webalizer kaj Awstats, ambaŭ kiuj uzas datumojn de la servilo kontraŭe al la pli populara Google Analytics.
Ni celas montri kiom da vizitoj ricevas Tubaro, kiom da homoj vizitas…
Antaŭ ol lanĉi al montro de datumoj, ni faru alian klarigon: Estas du specoj da vizitoj: la robotaj vizitoj kaj la homaj vizitoj. Ekzemple, por ke serĉiloj kiel Google Duckduckgo aŭ Qwant, ekzemple trovos iun paĝon, ili havas specialajn programojn, kiuj simulas viziti la retejon, kaj poste uzas datumojn el tiaj vizitoj por helpi siajn uzantojn trovi retejojn pli facile. Tiaj programoj nomiĝas “robotoj”. Tio havas la konsekvencon, ke multe da robotaj vizitoj plialtigas la kvanton da vizitoj, sed tia plialtiĝo estas falsa. Aliflanke, multaj posedantoj de retejoj emas montri al anoncantoj, kiel iliaj retejoj ricevas multajn vizitojn, por plialtigi la prezon de eblaj anoncoj.
Do, ek al la datumoj:
Per Webalizer:
Tio montras, kiom da paĝoj Tubaro servas al vizitantoj ĉiutage. Preskaŭ lineala kresko dum 2 jaroj, kaj maksimume pli ol 9000 vizitoj ĉiutage, dum 1 monato, certe ne estas malbona kvanto.
Aldone al tio, por posta komparo, jen la kvanto da paĝoj por la tuta monato:
Certe, pli da 250,000 paĝoj en unu monato, aŭ ĉirkaŭ 9000 paĝoj dum tago ne estas malfieriga kvanto, sed ni daŭrigu:
Kio estas 1 “paĝo”? 1 paĝo estas ekzemple, vizito al la ĉefpaĝo de la retejo, aŭ al ajna alia parto de ĝi. Do, se estus malmultaj homoj, kiuj uzus la retejon intense, tiu statistiko montrus altajn datumojn.
Alia interesa parametro estas la vizitoj. Se sama persono venas en Tubaron, vizitas kelkajn sekciojn, faras kelkajn serĉojn kaj spektas kelkajn filmojn tie, tio estos kalkulita kiel nur 1 vizito. Ni vidu kion ni havas tiurilate:
Nun, la afero montras linealan kreskon dum la unua jaro, kaj oscilado dum la dua. Tio ŝajnas indiki, ke dum la dua jaro, Tubaro estas multe pli uzata, sed pli-malpli de la sama kvanto da vizitantoj. De tio aspektas, ke homoj ŝatas Tubaron, sed ĝi ne estas ankoraŭ sufiĉe konata (aŭ ke homoj, kiuj ne ŝatas ĝin, ne plu uzas la retejon).
Alia interesa parametro por kontroli la uzadon de la retejo estas la kvanto da paĝoj, kiun generas ĉiu vizito. Alta proporcio montras, ke la uzantaro vizitas multajn paĝojn dum siaj vizitoj, kaj malalta proporcio montras, ke oni vizitas la retejon, spektas kion oni volas vidi, kaj foriras:
Ĝi estas iom malpli facile analizebla, sed ni provu: La unuan monaton (Decembro 2018) tiu proporcio estas altega. Tio estas komprenebla, ĉar tiam okazis la kontroloj de eta grupo de provantoj, kaj estas logike, pensi, ke ili estis aktivaj tiam. Poste, dum unu jaro, ĉiu vizitanto spektas du paĝojn, sed poste tiu kvanto pli-malpli duobliĝas (en Junio de 2020 tiu kvanto estas preskaŭ 7 paĝoj/vizito).
Webalizer, bedaŭrinde, montras kalkulitajn datumojn, ne mezuritajn. Tio signifas, ke se iu senhalte klakas F5, la kalkulo de paĝoj ne plialtiĝas, aŭ ke se iu revizitas post malmulte da tempo, tiuj vizitoj estos konsiderataj kiel nur unu vizito. Tio ne nepre malbonas, sed utilas kompreni tion por kompari.
Nun, ek al la datumoj de Awstats:
Kontraŭe, Awstats, montras malsame kaj mezuritajn datumojn kaj kalkulitajn. Do, la robotaj vizitoj estas kalkulitaj krome.
Jen la kvanto de paĝoj servitaj ĉiumonate, laŭ la kalkuloj de Awstats:
Sama rezulto kiel Webalizer. Awstats montras samon denove; preskaŭ linealan kreskon dum du jaroj.
Ni forigu nun la robotajn vizitojn. Indas noti, ke trovi, ĉu iu vizito estas robota ne estas facila afero, kaj pro tio malsamaj analiziloj montras malsamajn rezultojn.
Kiom da paĝoj ni servas, forigante la robotajn:
La afero jam iom ŝanĝiĝas: videblas subtila kresko, ĉar la 25,000 vizitoj monate, kiu estis la pinto (833 vizitojn tage), post la dua jaro ĝi iĝas la bazo, kun pinto de pli ol 45,000 vizitoj monate (proksimume 1,500 vizitojn tage)
Jen pli da interesaj parametroj, vizitoj:
Videblas oscilado, sed sendube estas kreso, kaj dum la unuaj monatoj pasis de 3,000 vizitoj monate al pli ol 5,000 vizitoj monate, similaj ciferoj al Webalizer. Memoru, ke tiuj datumoj estas kalkulitaj de Awstats kiel “homaj vizitoj”.
Awstats montras aliajn interesajn datumojn: unika vizitanto. Tio estas, se iu persono vizitas la retejon hodiaŭ kaj venontsemajne, tio estas 2 vizitoj, sed nur unu vizitanto, do, jen:
Denove, la cifero pasis el 1,500 uzantoj dum la unuaj monatoj al pli ol 2,500 uzantoj.
Kaj unu lasta punkto: Ni insistas pri distingo de robotaj kaj homaj vizitoj. Sed tie okazas “kaŝita milito”. Multaj retejoj volas havi pli altajn statistikojn, por enspezi pli da mono de anoncoj kaj reklamoj. Tial, la analiziloj divenas, ĉu la vizito venas de roboto aŭ de homo. Samtempe, estas entreprenoj, kies negoco estas fari nedetekteblajn robotajn vizitojn. Do, se posedanto de retejo pagas, ekzemple 100€ al tia entrepreno por “viziti” sian retejon, kaj tiu entrepreno devas generi multajn vizitojn, sufiĉe por ke la retejo gajnos almenaŭ 150€ per anoncoj, tio faras, ke la analiziloj evoluas por detekti tian trompon, dum la entrepreno evoluigas siajn vizitojn por esti ne detekteblaj. Estas kialoj por suspekti, ke signifa parto de robotaj vizitoj estas vere miskalkulitaj de analiziloj.
Tio estas la nur la ĝisnunaj datumoj, la historio daŭras…