Kiel helpi al Tubaro + dankon al helpantoj!
Junio 4, 2023
Helpo al Tubaro estas, ne nur helpo al la projekto, sed ankaŭ al ĉiuj esperantistoj, depende de la speco de la helpo. Se vi interesiĝas pri helpi, jen 5 manieroj por helpi Tubaron:
5 manieroj por helpi
La unua maniero helpi, estas diskonigi la projekton, ne nur per la ligilo al la ĉefpaĝo (tubaro.aperu.net), sed ankaŭ per ligilo al ĉiu filmo (la butono Diskonigi kopios la ligilon por permesi postan algluon) Tio helpos, ke uzantoj vizitu la retejon kaj spektos pli da filmoj tie.
La dua maniero estas proponi filmojn. (Momente, nur YouTube estas subtenata de Tubaro. Legu pli ĉi tie). Ni celas fari ĉion pli aŭtomate, sed ni ne povas kolekti ĉiujn Esperantajn filmojn aŭtomate, ĉar kelkaj kanaloj estas nekonataj, novaj kanaloj aperas, estas malnovaj filmoj, kiuj ankoraŭ ne aperis en Tubaro, kaj ne indas plenigi la ĉefpaĝon je malnovaj filmoj. Pro tio, ke Tubaro povas plene funkcii sen ajna ensaluto, administrantoj devas kontroli la publikigon de proponoj de uzantoj. Depende de la momento, povas pasi kelkaj tagoj ĝis la proponita filmo finfine aperas publike.
La tria maniero estas proponi “ĝenrojn” por la ekzistantaj filmoj. (Ni uzos la vortojn “ĝenro” kaj “kategorio” kiel samsignifajn vortojn.) La kategorioj, kiujn Jutubo provizas, estas taŭgaj por ĝenerala platformo kiel Jutubo mem, sed ili estas ne sufiĉaj por esperanta retejo, same kiel libro pri ĥirurgio troviĝas en “medicina” sekcio en ĝenerala biblioteko, sed en la fakultato de medicino ĝi troviĝos en specifa sekcio. En la momento kiam tiu ĉi afiŝo estas alŝutita, ĉirkaŭ 30,000 filmoj estas en Tubaro. Multaj el ili estas enkategoriigitaj, sed plejmulto ne havas elektitajn ĝenrojn. Parenteze, la sistemo por ĝenroj de Tubaro permesas, ke iu filmo havu kelkajn ĝenrojn samtempe, do oni ne devas elekti, ekzemple, ĉu iu filmo estas videoblogo aŭ sportoj, ĉar ĝi povas esti en ambaŭ kategorioj.
Jen listo de la kategorioj (ĝenroj) klarigeto pri ĉiu el ili por gvidi vin pri kiun ĝenron elekti por kiu filmo:
- Arto k Literaturo Filmoj kiuj temas tute aŭ ĉefe pri belartaĵo, romano, teatraĵo ktp, inkluzive laŭtlegojn de literaturaj verkoj
- Esperanta Movado Filmoj de kongresoj kaj Esperanto-rilataj eventoj kaj kunvenoj, ankaŭ filmoj kiuj diskutas ion rilate al la movado, ekz. historio de Esperanto, kvanto de parolantoj, kiel/kial lerni aŭ ne lerni Esperanton ktp.
- Filmo Kinaj filmoj: plej kutime kaj prefereble ne pri kinaj filmoj, sed la kinaj filmoj mem.
- Filozofio Filmoj kiuj diskutas filozofiajn temojn. Povas foje esti komuna kun “Religio k Supernaturo” kaj “Politiko k Ekonomio” interalie.
- Kulturo k Historio Filmoj pri kulturo kaj historio de iaj popoloj aŭ landoj. Ankaŭ de Esperanto kaj Esperantujo.
- Lernado k Edukado Edukaj kaj instruaj filmoj, ekzemple lingvokursoj, matematikaj kursoj, “kiel-fari”-aj filmoj ktp.
- Lingvoj Filmoj kiuj diskutas pri naturaj aŭ artefaritaj lingvoj, ties ecoj kaj kiel lerni ilin. Foje estas komuna kun “Lernado k Edukado”
- Ludoj Filmoj de videoludoj kaj ajna alia speco de ludoj, ekz. ŝakludo, kartoludoj ktp.
- Manĝoj k Kuirado Filmoj pri manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj kuirado. Ankaŭ pri kiel fari ilin (tiukaze ankaŭ “Lernado k Edukado”), foje pri tiuj de specifa kulturo (tiukaze ankaŭ “Kulturo k Historio”)
- Muziko Muzikvideoj kaj koncertoj, ankaŭ filmetoj de amatora kantado aŭ muzikumado.
- Naturo k Medio Filmoj pri la naturo, eĥologio kaj la medio. Foje povas esti komuna kun “Filozofio”, “Scienco k Teĥnologio”, kaj “Socio k Aktivismo” interalie.
- Novaĵo Novaĵoj kaj anoncoj: povas temi pri politika, sporta aŭ alispeca novaĵo, ankaŭ anoncoj pri eventoj, produktoj, servoj ktp.
- Politiko k Ekonomio Filmoj pri politikaj aŭ/kaj ekonomiaj temoj. Povas foje esti komuna kun “Filozofio” interalie.
- Religio k Supernaturo Filmoj kiuj pridiskutas religiajn kaj supernaturajn temojn, ekzemple religioj, astrologio, pseŭdosciencaĵoj, dioj, mitoj ktp.
- Scienco k Teĥnologio Filmoj pri sciencaj temoj, inkluzive matematikon kaj teĥnologion
- Ŝercoj k Amuziĝo Filmoj kiuj elstare enhavas ŝercojn kaj/aŭ ĉefe celas amuzi la spektanton. Kutime mallongaj filmetoj, kiuj kutime ne pridiskutas ajnan seriozan temon, sed foje ja.
- Socio k Aktivismo Filmoj pri sociaj temoj, ekz. paco, rajtoj, egaleco, aktivismo ktp.
- Sporto Filmoj pri sporto, evidente.
- Vlogoj k Podkastoj La plej ampleksa kategorio, inkluzive de videoblogoj, podkastoj kaj radioelsendoj: ĉio kio konsistas el persona raportado aŭ rakontado pri iu evento aŭ temo, kun aŭ sen elstara videaĵo, ankaŭ oficialaj radioelsendoj.
- Vojaĝo Filmoj kiuj dokumentas vojaĝon aŭ ekskurson, aŭ diskutas vojaĝon al specifa loko, kutime parolante pri ties kulturo, lingvo, vidindaĵoj ktp.
La kvara maniero helpi Tubaron estas, signali problemojn pri filmetoj, ekzemple malĝusta lingvo, maltaŭgeco, nedisponeblo, ktp al la administrantoj.
La jenaj filmoj estas akcepteblaj en Tubaro:
- En Esperanto: kompreneble, ajna filmo en Esperanto rajtas aperi en Tubaro.
- En alia lingvo, sed iel rilata al Esperanto: Ekzemple lingvokursoj, aŭ filmoj kiuj parolas pri Esperanto en alia lingvo.
Ĉio krom tio, estus konsiderata kiel “Maltaŭga aŭ ne-rilata” en Tubaro. Kelkfoje la sekvataj kanaloj, kiuj ofte publikigas en Esperanto, faras iun filmon en alia lingvo, sen rilato al Esperanto. Ankaŭ povas okazi, ke iu filmo uzis la vorton “Esperanto”, kaj niaj robotoj trovis ĝin. Se vi trovas tian filmon, vi povas raporti al la administrantoj, por ke ni forigu ĝin el Tubaro.
Aliaj raporteblaj problemoj por filmoj estas:
- Ne plu disponebla: Kelkfoje filmo malaperis el Jutubo, kaj indas ne plu montri ilin en Tubaro.
- Renovigenda: Tubaro daŭre rekontrolas kaj renovigas datumojn por ĉiuj filmoj periode. Tamen, foje okazas, ke la aŭtoro de la filmo ŝanĝas titolon, priskribon aŭ alian eron en la originala platformo (ekz. ĉe Jutubo) antaŭ ol esti rekontrolata de Tubaro. Se vi rimarkas tian situacion, vi povas uzi “Renovigenda” por raporti tion al la administrantoj
- Spamo: Filmoj, kiuj estas publikiĝintaj nur por ŝteli la atenton por reklami, sen ajna valora enhavo. Foje tiaj filmoj uzas la ĉefvortojn en Esperanto (jes, ankaŭ ni miras, ke tio okazas!) kaj do estas trovitaj de niaj robotoj.
- Malĝusta lingvo: Foje okazas ke la filmo estas en Esperanto, sed ĝi estas markita en alia lingvo, aŭ male. Vi povas raporti tiun problemon per la butoneto apud la lingvoindikilo.
Finfine, kompreneble, fari bonajn komentojn en Tubaro helpos, ke uzantoj vizitu la retejon kaj malkovros novajn filmojn.
Ni volas diri dankon…!
Ni volas profiti la okazon por danki al ĉiuj homoj kiuj permane proponis ĝenrojn por filmoj, kaj proponis amason da malnovaj filmoj. Speciale, estas unu homo, kiu proponis pli da 2,000 malnovaj filmoj (aprobotaj iom post iom, kiel ni diris antaŭe, por ne plenigi la ĉefpaĝon je malnovaj filmoj), kaj proponis ĝenrojn por pli ol 3,000 filmoj. Tiurilate, ni povas nur dankegi tiun grandan laboron, kiu certe helpos ke nia rekomendilo por rilataj filmoj funkcios pli bone, kaj pardonpeti se la kontrolado kaj aprobado de tiuj helpaĵoj estas pli malrapidaj ol atendite 🙂