Uzantaj iloj

Retejaj iloj


start

Bonvenon al la vikio de Miriado en Esperanto

Omaĝe al Igor Balaguer

kiu estis nia kara amiko, samideano, fiera venezuelano kaj unu de la unuaj miriadanoj. Kun granda malĝojo ni sciiĝis pri la forpaso de Igor. Mi bedaŭras ke ni ne sukcesis fari pli por helpi. Sed el tiu perdo kreskas en mi sento kiu pelas min antaŭen. Omaĝe al Igor, ni daŭrigu nian agadon pri Miriado.

Kreaĵoj de Igor por Miriado: Baĉakuloj en la Venezuelana krizo Ĉu holodomoro en Venezuelo? Pri Simón Díaz Mia sperto dum la lernado de nia lingvo

Pri kio temas..?

Miriado estas ĉifrovaluto kiun ni kolektas kaj disdonas al esperantistoj kiuj produktas esperantaĵojn interrete (filmetoj, artikoloj, ktp.) La celoj de la projekto estas vastaj:

  • Subteni la produktadon de interesaj esperantaĵoj
  • Vivteni esperantistojn ĉirkaŭ la mondo kiuj subtenas la projekton
  • Disvastigi Esperanton
  • Disvastigi Miriadon kiel valuton en esperantujo, ĉar estas nia kredo ke esperantujo, havante propran valuton, fariĝos kvazaŭ forta kosmopola kaj suverena ŝtato ĉirkaŭ la mondo, kiu disvastigos pacon, liberecon, kaj ekonomiajn avantaĝojn al ĉiuj kiuj lernas nian lingvon.

Kiel oni povas legi en la Vikipedia artikolo Esperantismo kaj mono, jam multaj esperantistoj en historio havis similan penson pri la avantaĝo de valuto por Esperantistoj. Bedaŭrinde tiuj projektoj ne sukcesis. Dank' al la laboro de pseŭdonima genio Satoshi Nakomoto, kreinto de Bitmono, la teknologio por realigi tiajn revojn nun ekzistas. Ni profitu ĝin.

En ĉi tiu Vikio vi trovos niajn publikaĵojn, plenajn detalojn pri la projekto kaj ĝia partoprenado, kaj ankaŭ ampleksajn helpilojn kaj teĥnikajn informojn pri ĉifrovalutoj.

Ĉi tiu retejo ankoraŭ konstruiĝadas

Bonvolu havi paciencon dum ni plenigas la detalojn. Plena historio kaj ĝisdatigoj pri la projekto troviĝas ĉe t.me/miriado

Kiel labori por Miriado

Diskutejo en Telegramo

Plej lastaj elsendoj (malneto)

Intertempe, ĝisdataj elsendoj troviĝas ĉe t.me/miriado

Augustin kaj miriado projekto

Abrahamo nova miriadano

Tradicia muelilo de Burundo

Bonan Kanzonon de DIO. “ Dio mia,
mi kantas por vi.”

d1vof77qrk4l5q.cloudfront.net_img_818a4f2500a1310f2d46e9c1a50a9f81060c7984.jpg
Centrigu vin kaj estu dankema

telegra.ph_file_58315618cbba648789f48.jpg
Kio estas TEĈ? Pri kio ĝi temas?

Donacoj: (100% estos donita al la laborantoj en la projekto)

XMY: MMDqMwNYVrmMZcQKef7cYBioZ6pNFMNpmc

Aĉeti miriadon kontraŭ EUR por donaci aŭ investi

start.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2019/09/22 01:26 de kqbuu